Pages

24/04/2020

La Kronvirusa Taglibro 24.04.20 / The Coronavirus Diaries


Sunbrilo

Denove bonega vetero ĉi tie en Suda Kimrio.  Dum la tuta tago mi povis sidi en la ĝardeno farante mian laboron. Estis tiom varme ke mi devis sidi sub sunombrelo! La lavendo ekfloras [Lavandula stoechas].
lavendo


Superbazaro

Ĉilunĉhore mi butikumis ĉe la apuda superbazaro. Pasintan semajnon, preskaŭ ĉiuj portis maskojn kaj lasis multe da spaco unu inter la alia.  Hodiaŭ preskaŭ neniu surhavis maskon. Ni devis atendi en viclinio ekster la butiko, sed ene de ĝi, ĉiuj ŝajne puŝis kaj ŝovis unu la alian kiel antaŭ la viruso. Ĉu homoj simple tediĝas pri la tuta afero kaj decidis ignori ĉion?

Faruno revenis al la bretaroj por la unua fojo en 4 semajnoj. Eblos fari kukon!

Esperanto en Kardifo

Mi pasigis bonan virtualan vesperon pasintmarde 'ĉe' Esperanto en Kardifo. Unu el nia anoj, Andreo, parolis tre interese pri Sangakoj, kiuj estas antikvaj lignaj kalkultabuloj montrante matematikajn (geometriajn) problemojn.  Kvankam mi multfoje vizitis Japanion, mi neniam antaŭe sciis pri tiuj tabuloj.  Mi ankaŭ terure malbone komprenas matematikon, tial estas ĉiam interese kiam Andreo klarigas ion pri ĝi. Se vi ŝatus provi iujn el la problemoj klaku ĉi tie (solvoj ĉi tie).


ŝerco









The Coronavirus Diaries: 24.04.2020

Sunshine in Splott

Lovely weather! Warm enough to sit in the garden and work all day (at least until it got too warm, even under the parasol).  The French lavender is looking good though (above).

Shopping

Did my weekly shop at lunchtime, which was a bit weird this week. We queued outside  as 'usual' to be allowed in one at a time, but inside the supermarket it was quite busy with people shoving and jostly just like the 'old days'.  Last week loads of people wearing masks. This week I didn't see any.  Have people got bored of social distancing and given up?

Esperanto in Cardiff

Good virtual get-together on Tuesday where one of our members, Andy, talked about Sangaku Japanese calculation tablets. Although I've been to Japan quite a number of times, I'd never heard of these geometrical puzzles until he mentioned them.  I'm not known for any mathematical prowess, but it was very interesting. You can see some interesting photos and diagrams in his presentation here (text in Esperanto).

joke about zoom

19/04/2020

La Kronvirusa Taglibro 19.04.20 / The Coronavirus Diaries


Lano kaj Ŝtalo

Book - The Forest of Wool and Steel - Natsu Miyashita
Ĉi semajne mi legis kaj ĝuis la romanon La Arbaro de Lano kaj Ŝtalo de Miyashita Natsu (羊と鋼の) kiun mi legis en la angla-lingva traduko de Philip Gabriel. Estas rakonto pri piano-agordisto kiu lernas sian metion. Kaptis mian atenton ĉar mi ludas la pianon ekde 5-jaraĝa kaj iam ankaŭ volis esti pianoagordisto.  Cirkonstancoj malpermesis tion kaj anstataŭe mi studis lingvojn, sed mia intereso pri la piano daŭras. La verkaĵo rakontas la unuan 'renkontiĝon' de la protagonisto kun piano kaj sekvas lian metilernadon. Interesege kaj ĉarme.

Kapitano Tom Moore

Vi eble aŭdis aŭ legis pri la brita 99-jarulo Kapitano Tom Moore [Tom Mur].  Kapitano Tom estis oficiro en la brita armeo dum la dua mondmilito. Antaŭ kelkaj semajnoj, ĝenita pro la manko de rimedoj en la Brita Nacia Sanservo (NHS) li decidis allogi iom da financa enspeco por tiu organizaĵo, kaj rilataj bonfaraj asocioj. Li, do, promesis 100-foje ĉirkaŭmarŝi sian ĝardenon antaŭ lia 100-a naskiĝtago (la 30-an de aprilo).

Dum kelkaj tagoj, li faris rondirojn de la ĝardeno ĉiun tagon. Lia celo estis enspezi mil britajn pundojn (£1000).  Kiam li finis la 10an rondiradon pasintan ĵaŭdon (la 16an) li estis jam enspeziginta pli ol 12 milionoj da britaj pundoj (nun, hodiaŭ, 23 milionoj)! Li nun promesas daŭrigi la rondiradon ĉiutage.

Li iĝis mondfama kaj, kompreneble, estas laŭte laŭdita de politikistoj ktp. (Estas tute ironie ke la samaj politikistoj kiuj estis ĉisemajne gratulintaj kaj laŭdintaj la kapitanon estas plejparte tiuj kiuj voĉdonis kontraŭ propono pli bone pagi la dungitojn de la Nacia Sansistemo...)

Fakte estas honto ke preskaŭ 100-jarulo devas volontule kampanji por mono por aĉeti necesajn provizojn por Nacia Sansistemo kaj helpi ties dungitojn.  Sed tiu opinio mia tute ne nuligas mian admiron por Kapitano Tom - kiu estas bonhumora kaj kuraĝa kaj vere kuraĝigas nin kiam ajn li parolas.











The Coronavirus Diaries: 19.04.2020

Wool and Steel

This week I spent a couple of evenings reading The Forest of Wool and Steel by Natsuo Miyashita (translated by Philip Gabriel) and really enjoyed it. It tells the story of an apprentice piano-tuner from his first encounter with a piano, through his apprenticeship and early employment.  I started learning the piano at the age of 5 and, at one stage, wanted to become a piano tuner myself.  Things didn't turn out that way, but I'm still fascinated by the profession and found this novel as mesmerising as the book cover promised.

Captain Tom Moore

There can't be many English-speaking readers who haven't heard about Captain Tom Moore during the past few days - the Second World War veteran who has been completing 100 laps of his garden before his 100th birthday to raise funds for NHS charities.  With an original target of £1,000, the total has now topped £23 million and Captain Tom has vowed to keep going for as long as people keep donating.

Now, I have all kinds of opinions about private citizens having to undertake this kind of initiative to provide support for the staff of a National Health Service - and especially about the plaudits coming from the same politicians who voted down pay rises for NHS staff in recent times.

However, that in no way detracts from Captain Tom's fantastic initiative. He cheers me up every time I hear him speak.  Video clip above (and no, I haven't become a Telegraph reader - but they posted a good video  😊).

16/04/2020

La Kronvirusa Taglibro 16.04.20 / The Coronavirus Diaries


Nenio

log
Eble ne tre interesa ŝtipo kiun mi trovis kurante tra la parko hodiaŭ
Nenio tre bloginde. Dum ĉi tiu kvara semajno de hejmrestado mi trovis ian rutinon: laboro, promenado aŭ kurado, jogo, legado, brodado, kaj mi eĉ trovis tempon iomete ludi la pianon. Verdire, mi ne bone ekzerciĝis pri pianoludado dum iom da tempo, do mi ja terure ludas. 

Esperanto en Kardifo

Venontan mardon (21-an de aprilo) ni denove virtuale kunsidos kaj Andreo parolos al ni pri Sangakoj, kiuj estas antikvaj japanas kalkultabuloj.  Restas kelkaj 'liberaj seĝoj'! Se vi interesiĝas, kontaktu min por detaloj.

embroidery
brodado estas malstreĉiga (krom kiam estas mafacila)









The Coronavirus Diaries: 16.04.2020

Absolutely nothing blog-worthy going on.  Getting into a bit of a routine: work, walk or run, yoga, reading, embroidery and even a bit of piano practice! Horribly rusty though 😞

piano
voluntary piano practice - desperate times!

More when/if something interesting happens!

12/04/2020

La Kronvirusa Taglibro 12.04.20 / The Coronavirus Diaries


Hodiaŭ plejparte fotoj el mia Paskdimanĉa kurado ĉirkaŭ mia kvartalo. Estas io konsoliga pri vojaĝeto ĉirkaŭ la stratoj kie oni promenadis kiel infano:

Baden Powell Elementa Lernejo / Baden Powell Primary School 
Mia unua elementa lernejo / Baden Powell - my infant school




Splott Park
Ĉe la parko Splott / in Splott Park


Leontodoj kreskas laŭvole

Moorland Park
Parko Moorland Park

Mia dua elementa lernejo / my junior school - Moorland

fikario / celandine
Fikario / Celandine [Ranunculus ficaria]

Lekanteto Daisy
Lekanteto / Daisy [bellis perennis]


Arbara antrisko / Cow Parsley
Arbara antrisko / Cow Parsley [Anthriscus sylvestris]


Leontodo / Dandelion [Taraxacum]
Kiam mi estis infano, mia patro pagis al mi kaj mia frato po 50 penco
por sako por kolekti leontodflorojn el kiuj li tiam faris vinon. 


hopscotch grid
Infanoj estas ludintaj hopludon - ĉu vi ankaŭ ludis tiun aŭ similan ludon?





The Coronavirus Diaries: 12.04.2020

Today, just photos (above) from my Easter Sunday run around Splott. Something quite comforting about a little trip round the parks where you played as a child.

11/04/2020

La Kronvirusa Taglibro 11.04.20 / The Coronavirus Diaries


Lacas

Hodiaŭ mi sentas min laca.  Mi bone dormas, sane manĝas, kuras, faras jogon, sed fakte la ĝenerala subkaŝanta tensio de la nuna situacio lacigas min. Estas sabato kaj ni havas 3-tagan semajnfinon pro la Paska ferio. Mi kviete ripozu. Mi sidu en la ĝardeno kaj legu.

florantaj arboj
Florantaj arboj apud mia domo

Strategioj kontraŭ anksio

La dokumento 'Strategioj kontraŭ anksio' kiun mi prilaboris, nun haveblas en 15 lingvoj dank' al teamo da profesiaj tradukistoj.  Ankaŭ Thomas, amiko de ĉe Esperanto en Kardifo, lerte pliprofesiigis la retejon por ni, do ĉio nun aspektas multe pli bone.  Dankon al ĉiuj!

Eblas legi la dokumenton ĉi tie.

Distraĵo

Antaŭ multaj jaroj mi kaj Pudingulo malkovris la arton de tradicia japana rakontado 'Rakugo' pere de programo ĉe japana NHK-televido en kiu rolis la rakontisto 'Katsura Sunshine' [Katsura Sunbrilo].  Ni eĉ havis la bonŝancon spekti lin ĉe Londona teatro antaŭ kelkaj jaroj.

Dum tiu ĉi hejmrestada periodo, Katsura Sunbrilo dissendas programojn per Youtube kelkfoje dum semajno en la angla kaj la japana lingvoj. Se vi komprenas tiujn lingvojn, eblas spekti ilin ĉi tie.


The Coronavirus Diaries: 11.04.2020

Tired

Feeling tired today. No real reason, sleeping, eating, exercising properly. Just the general underlying tension getting to me I think. Still, a 3-day weekend, so I think I may devote today to reading in the garden and getting some Vitamin D.

blossoming trees in Ruperra Square
Blossom in Ruperra Square


Coping Strategies

The 'Coping Strategies' document is now up to 15 languages, thanks to hard work by a fantastic team of professional translators and the Welsh version is now up.  Thanks also go to Thomas Preece who's put the website on a much more professional footing for us and sorted out the design and development. Massive thanks to all!

You can view the documents here.

And finally:

Quite a number of years ago we discovered traditional Japanese Rakugo storytelling via the NHK TV programmes of Katsura Sunshine and had the opportunity to see him live in Leicester Square a few years ago.

During lockdown we've really been enjoying his live broadcasts on Youtube, that you can watch here.




08/04/2020

La Kronvirusa Taglibro 08.04.20 / The Coronavirus Diaries


Ĝardenumado

kato
Mi estas tre bonŝanca en tiu ĉi epoko ke mi havas ĝardeon kie mi povas trankvile sidi kaj ĝui la freŝan aeron kaj la belan printempan sunon. Hodiaŭ mi pasigis iom da tempo ordigante ĝin. Mi fortranĉis ĝangalecajn branĉojn, plantis spicherbojn kaj revernisis la ĝardenajn meblojn.

La kato de apudaj najbarojn venis rigardi kion mi faris.  Tiu kato ofte venas kiam mi estas ekstere en la ĝardeno.  Ĝi neniam alproksimiĝas sed dum longaj horoj observas min.

 

Mevoj

Ĉiuj en Britio scias ke Britaj mevoj ĝenerale ne plu kaptas fiŝon ĉemare por manĝi.  Ili preferas pavi laŭ urbocentraj stratoj ŝtelante terpomfritojn. Lastatempe multaj memeoj aperis en la reto montrante kolerajn mevojn ekster fermitaj terpomfritvendejoj.

Ankaŭ ĉi tie en mia kvartalo, kvankam nur 1km for de la marbordo, mi suspektas ke la lastaj mevoj kiuj fakte vizitis la marbordon estis la pra-pra-pra x 20 patroj de la nunaj. Morgaŭ oni kolektos la rubaĵojn ĉi tie, do ĉi-vespere ili paradas laŭ mia sentrafika strato grakante kaj atendante ke ni eligu la rubaĵsakojn ekster la domojn.

Distraĵo

ŝerco pri Kimra pluvo

 





The Coronavirus Diaries: 08.04.2020

Gardening

Took some time to tidy up the garden and get some vitamin D, aided and abetted by the neighbour's cat, which never comes near but often likes to observe what I'm doing.

Seagulls

Generally we know that the last British seagull to actually go and catch itself a fish was at least 20 generations ago.  In recent days numerous memes have featured the angry British seagull, furious that the chip shops are closed and that people are not out and about dropping fast food.

Here in Splott it's bin day tomorrow, so this evening the Splott seagulls (who haven't been nearer the coast than Old Menelaus Street for a good 25 years or so) are patrolling the streets waiting for the food waste bins to go out so that they can niftly tip them over in the hopes of a  McCain's oven chip feast.

And finally:

Welsh rain joke

07/04/2020

La Kronvirusa Kroniko 07/04/20 / The Coronavirus Diaries


KORO - strategioj kontraŭ anksio

bildo pri informilo
Dum semajno mi prilaboris projekton kun mia bofratino (klinika psikologo) por sciigi sistemon por malstreĉiĝi en ĉi tiuj strangaj tagoj.  Ni celas ke la informilo estu helpa por ĉiu. Ĝi estas jam uzata ekde kelkaj tagoj en malsanulejoj kaj maljunulejoj en Britio - por helpi stabon, paciencojn kaj familianojn.

Grupo da profesiaj tradukistoj laboris senpage kaj tre bonvole por provizi ekzemplerojn en diversaj lingvoj.  Aliaj lingvoj pretos baldaŭ.

Vi rajtas uzi, disdoni, konigi la informilojn laŭvole. Ili troviĝas ĉi tie.

Pudingulo

Finfine Pudingulo havas interreton kaj telefonlinion! Hura - ni povas denove paroli unu kun la alia!

 

Britio

Ni alkutimiĝas la la 'nova normalo'. Plejmulte homoj ŝajne sekvas la konsilojn resti ĉehejme. La reĝino dimanĉon alparolis la nacion. La ĉefministro enmalsanulejiĝis kaj nun estas flegita en intensa stacio de Londona malsanulejo. En Britio ni ne oficiale havas vicĉefministron - ĉifoje la nomigita deputito estos la Ministro por Eksterlandaj Aferoj.

Mi esperas ke la ĉefministro baldaŭ resaniĝos.  Mi absolute malŝategas lian politikaĉon kaj tute malaprobas lian ĝeneralan sintenon. Tamen mi ne deziras ke iu estu malsana de tiu ĉi terura viruso. Espereble dum lia restado en malsanulejo li spertos kiom valora estas nia nacia sanservo, kiun lia registaro senĉese subfosas.

Distraĵo

Antaŭ unu jaro mi vizitis la bestoĝardenon kie loĝas ĉi tiu porketo kaj renkontis ĝin!




The Coronavirus Diaries: 05.04.2020

 

Focus on ACE

picture of information leaflet
The voluntary project that I've been working on over the past week is now online.  The link provides a poster/handout detailing a simple method for dealing with anxiety and staying calm in the current situation. An amazing international team of professional translators, working pro-bono and donating their time and expertise, have provided versions in various languages, with more coming soon.  You are free to use and share this information as you think is helpful. 

One Little Pig


Met this little micropig last year in Japan :)


05/04/2020

La Kronvirusa Taglibro 05.04.20 / The Coronavirus Diaries


Stultuloj

La vetero estas sufiĉe bela por la komenco de Aprilo ĉi tie en Britio (jes, eĉ en Kimrio ne pluvas!). Pro tio multaj stultuloj ne sekvas la konsilojn de la registaro resti ĉehejme krom por aĉeti manĝaĵon aŭ ekzerciĝi. Ekzemple, en la sud-angla marborda urbo Brighton hieraŭ, tiom da vizitantoj aliris ĝui la sunon ke ne eblis bone distanciĝi unu de la alia.

La Ministro por Sano minacas ke se britoj ne komencas sekvi la konsilojn ni estos malpermesataj forlasi la domon por ekzerciĝado.

En mia kvartalo ŝajnas ke plejparte oni ja respektas la konsilojn. Hieraŭ mi eliris promenadi dum horo kun Pudingolo. Estis homoj surstrate sed je bona distanco unu for de alia kaj nur por ekzercado aŭ por promenigi hundojn. La suno brilis sed vi aŭdos ke la vento sufiĉe forte blovis!



Esperantumado

Pasintan ĵaŭdon mi havis la grandegan plezuron 'ĉeesti' renkontiĝon de Esperanto en Hamburgo.  Mi tre ĝuis la renkontiĝon. Estis bonege havi la okazon internaciumadi kaj paroli Esperanton kun interesaj homoj el diversaj landoj.

Laboro

Mi esperas ke morgaŭ mi povos doni al vi la ligilon por informoj pri la projekto kiun mi prilaboris dum kelkaj tagoj kun britaj psikologoj. Preskaŭ pretas!  Intertempe...

Distraĵo

Kiam mi ne estis laborante, mi estis spektante la jenan filmeton kiu ege plaĉas al mi. Kapridoj en piĵamo (ĉe fromaĝproduktejo en Usono).






The Coronavirus Diaries: 05.04.2020

Teeny goats in pyjamas!


HUGELY enjoying the youtube videos from Sunflower Farm Creamery in Maine!


01/04/2020

La Kronvirusa Taglibro 01.04.20 / The Coronavirus Diaries


Mi laboras...

ripoziga pejzaĝo
Dum kelkaj tagoj mi ne havis tempon blogi. Kun mia bofratino, kiu estas klinika psikologo, mi laboras pri projekto por helpi homojn vivante kun demenco alfronti la nunan mondsituacion.  Temas pri afiŝo kiu priskribas strategiojn por trankviliĝi. Fakte, ĝi enhavas bonajn strategiojn por ĉiuj, ne nur homoj vivante kun demenco.

Mi faras la formatadon kaj ankaŭ kunordigas volontulan grupon da profesioj tradukistoj kiuj volontulis senpage traduki la afiŝon en plurajn lingvojn.  (Kompreneble, estos ankaŭ E-lingva versio).

La informoj estos uzataj en maljunulejoj kaj malsanulejoj en Britio, sed ankaŭ estos libere elŝuteblaj por ĉiuj - mi havigos la ligilon baldaŭ...



Hunda vivo

homoraĵo




The Coronavirus Diaries: 01.04.2020

 

Work...

Relaxing viewHaven't had time to post for a few days as I've been busy with a pro-bono project aiming to provide
information on coping strategies for dealing with anxiety. It's aimed at people living with dementia but, in actual fact, has really good tips for everyone.

So, I've been DTP-ing and coordinating a fantastic group of professional translators who've volunteered to work pro-bono to translate the information into other languages.

It'll be available to download freely before too long, so watch this space!

A dog's life

dog joke

Finally

Have a good day and see you soon!



Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...