Pages

17/08/2009

12/08/2009

En la kastelo de Versailles

La kapelo ĉe la Kastelo de Versailles. Ĉi tie geedziĝis la estonta reĝo de Francio Ludoviko la 16-a kaj Marie-Antoinette.

La pentrita plafono de la kapelo:

Jen mirinda horloĝo. Ĝi nomiĝas la Horloĝo Passemont [pasmon] kaj estis kreita en 1746. Ankoraŭ funkcias kaj ĝuste montras la jaron 2009.



Belega pupitro kreita por la reĝo Ludoviko la 15-a.Kelkaj poŝhorloĝoj kiujn la reĝo Ludoviko la 15-a kolektis:

El fenestro, oni povas vidi la Korton de Cervoj:
La lito de Marie-Antoinette [mari ontŭanet]
Belaj lustroj:


Jen plafono farita dum la 19-a jarcento:

10/08/2009

Kastelo de Versailles

Dimanĉon de mia Pariza vizito mi iris al la Kastelo de Versailles. Kvankam mi dum multaj jaroj studis la francan lingvon kaj la historion de Francio, estis mia unua vizito al la kastelo. Abundas detaloj pri Versailles [versaj] en la reto, do mi ne ripetos ilin ĉi tie, sed nur montros al vi kelkajn fotojn.

La urbo domo ĉe Versailles.


Statuo de la Reĝo Ludoviko la 14-a de Francio ekster la kastelo de Versailles.
La enirejo al la kastelo

07/08/2009

Plantoj kaj Biero

Post nia vespero ĉe la koncerto vendredon, ni ne tre frue ellitiĝis sabaton kaj matenmanĝis trankvile. Ni tiam decidis transiri la pretervojon kiu ĉirkaŭas Parizon por viziti la antaŭ-urbon Montrouge [monruĵ]. (Jen mapo kiu montras kie ĝi troviĝas). Kaj jen la urbo-domo:

Malfrumatene ni decidis lui biciklojn per la Velib sistemo por iom bicikli tra Parizo. Per Velib oni povas tre malmultekoste lui biciklojn aŭtomate ĉe pluraj lokoj en Parizo kaj post uzo remeti ilin en alia loko. Estas ankaŭ sistemo da bicikleblaj vojoj multe pli bone ol en Kardifo aŭ eĉ Londono, do estis tre facile bicikle vagadi.

Ni vizitis la botanikan ĝardenon kaj faris kelkajn fotojn:



Statuo de la franca scientisto kaj esploristo Georges Louis Marie Leclerc
Jen la karuselo 'dido' kie anstataŭ la tradiciaj ĉevaloj oni metis bestojn formortintajn aŭ en danĝero.
...kaj kelkaj floroj:

Dum la posttagmezo ni promenadis laŭ la Kanalo Sankta Marteno. Vespere ni manĝis ĉe la Akademio de la Biero kiu estas bonega restoracio/trinkejo kie oni proponas amason da diversaj bieroj. Mi tiom amuziĝis ke mi forgesis fari fotojn! Sed se vi scipovas la francan aŭ volas spekti bildojn, klaku ĉi tie por atingi la retejon de la restoracio.

06/08/2009

Vendredon en Parizo

Vendredon vesperon okazis senpaga koncerto en Parizo ekster la Urbodomo. Estis parto de la somera iniciativo en Parizo 'Plaĝoj de Parizo' kiu starigas 'strandon' apud la Sejna rivero kun multaj senkostaj aktivaĵoj kaj eventoj.

Vendredon, ni, kun miloj da parizanoj kaj turistoj, iris al la Urbodomo kie ni povis spekti diversajn muzikgrupojn. Jen kelkaj: Adam Kesher [adam keŝer]:
Collectif Kutu Folk [kolektif kutu folk]:

The Hyènes [ijen]:Post la koncerto, ni iom promenadis en nokta Parizo. La Sejna rivero:
La Domgardistejo:


05/08/2009

Promenado apud la Sejno

Estas ĉiam tre agrable promenadi laŭ la Sejno, aparte kiam la vetero estas bona.

Post iom da promenado, necesas preni paŭzon, kuŝi sur benko kaj rigardi la arbojn:

La katedralo Notre-Dame (Dipatrino) estas konata kaj elegenta:
Interesa strateto en la 5-a distrikto de Parizo:

En Parizo

Mi pasigis la pasintan semajnfinon en Parizo. Estis vere tre agrable. Kiam mi forlasis Brition, pluvegis ekde tagoj. En Parizo la suno bele brilis kaj la ĉielo estis blua. Kvankam mi estis tie dum nur 4 tagoj, mi ja bone malstreĉiĝis.

Jen, do, kelkaj fotoj.

La panoramo el la fenestro de mia hotelo eble ne ŝajnas tiom interesa al iuj. Estas, tamen, tute malsimile al panoramo en Londono, aŭ en mia urbo Kardifo. En ĉi tiuj du bildoj multe plaĉas al mi la efekto farita pro la vertikalaj linioj de la konstruaĵoj.


Mi jam plurfoje vidis la operejon en Parizo, sed ĉiam trovas ĝin impona.


Statuo kaj stratlampo ĉe la Placo de la Konkordo kun la Eiffel-Turo malantaŭe:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...