Pages

29/04/2013

Ĉerizfloroj

Se oni havas la bonŝancon viziti Japanion dum la printempo, oni verŝajne havos la oportunon vidi multajn belajn ĉerizflorojn.

Spekti ĉerizflorojn printempe estas tradicio kun longa historio en Japanio kaj geamikoj ofte konsilis min viziti la landon tiam. Ĉi-printempe mi havis tiun oportunon.

Hanami estas la tradicio pikniki sub la florantaj ĉerizarboj kaj multaj artaĵoj ktp montras tiun tradicion.





En la urbo Osaka, kiel en multaj aliaj lokoj, ni vidis homojn amase pikniki sub la ĉerizarboj:





Kompreneble, mi faris multajn fotojn. Jen kelkaj:



















16/04/2013

Floroj

Komence de aprilo mi estis dum kelkaj tagoj en Japanio rilate al mia laboro. Kvankam mi estis tre okupita kaj eĉ ne havis la oportunon vidi Esperantistajn geamikojn, mi havis kelkajn liberajn horojn ĝui la belan printempan veteron. Malkiel en Britio, en Japanio la vetero estis ja printempa kaj komencis flori la diversaj plantoj.

Kompreneble, ĉie abundis ĉerizfloroj, kaj mi eble blogos aparte pri tiuj floroj baldaŭ, sed intertempe, jen kelkaj fotoj kiujn mi faris. Mi esperas ke plaĉos al vi:

























































Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...