Pages

22/05/2009

lernu kimrajn vortojn!

Mi jam iom blogadis pri la Brita Kongreso de Esperanto en 2010 kiu okazos ĉe la bela marborda urbo Llandudno. Se vi venos al la kongreso, vi certe vidos kaj aŭdos iom pri la kimra lingvo kaj eble plaĉus al vi lerni kelkajn vortojn...

La bona novaĵo estas ke ankoraŭ haveblas ekzemplerojn de la Esperanto-Kimra vortaro. Mendu ĉe la libroservo de Esperanto-Asocio de Britio kontraŭ nur 2.50 britaj pundoj. Eblas aĉeti eĉ se vi ne venos kongresi kun ni.

Pli da detaloj pri la kongreso haveblas ĉe la kongresa retejo kaj kongresa blogo.

18/05/2009

mia urbo urbaĉas

Lastatempe en diversaj britaj ĵurnaloj aperis serio da fotoj faritaj de pola studento Maciej Dakowicz [maĉe dakoviĉ]. Dum lia restado kiel studento en mia urbo, Cardiff, li fotadis la kutimajn vidaĵojn en la urbocentro ĉiun vendredon kaj sabaton dum la nokto.

Oni sufiĉe ofte parolas pri la troa drinkado de Brita junularo nuntempe. La fotoj, laŭ mi, povintus esti faritaj en la plej multo da britaj urboj iun vendredon aŭ sabaton. Mi ja loĝas en kutime bela urbo. Sed dum la vesperoj, precipe je la semajnfino, estas vere aĉa. Vidu la bildojn ĉi tie.


15/05/2009

butikumado

Antaŭ kelkaj tagoj, Kolego 2 donis al mi folion kiun oni enŝovis en liajn manojn kiam li forlasis la stacidomon tiun matenon. La folio reklamis grandan monrabaton kiun oni povis ricevi ĉe urbocentra vendejo ĉi-semajne (inter merkredo kaj sabato).

En Britio, malsimile ol en kelkaj aliaj landoj (ekz. Francio kie la datoj por enbutikaj rabatoj estas fiksitaj), vendejoj rajtas fari rabatojn kiam ajn ili deziras. Dum la aktuala ekonoma krizo, do, multaj butikoj ofte pli malmultekoste ol kutime vendas siajn varojn por allogi aĉetantojn.

Dum mia tagmeza laborpaŭzo, do, mi rapidis al tiu granda butiko por vidi kio haveblis. Nu, mi tute ne intencis aĉeti aĵojn... Estis, tamen, tiom da belaj aĵoj kun tiom grandaj rabatoj...
Jes, kompreneble, mi ja aĉetis kelkajn belaĵojn, inkluzive jakon el dreliko (kiun mi ne bezonas, sed kiu multe plaĉas al mi) kaj piĵamon. Post tio, mi tiom malfruis ke mi devis kuri re al la oficejo por gajni iom pli da mono, post miaj neplanitaj elspezoj!

13/05/2009

sturnoj kaj paseroj

Mi kutimas meti nuksojn kaj semojn en la ĝardeno por manĝigi la sovaĝajn birdojn.

Hodiaŭ, tamen, mi havis kelkajn malfreŝajn panerojn kiujn mi ĵetis el la fenestro sur la ebenan tegmenton sube.

Tre rapide alvenis sturno:



Post iom da tempo ankaŭ alvenis paseroj. Kutime kiam estas manĝaĵbatalo inter la sturnoj kaj la paseroj, la paseroj gajnas (kvankam ili estas malpli grandaj). Hodiaŭ, tamen, la paseroj baldaŭ forflugis kaj la sturnoj manĝis ĉion:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...