Pages

22/03/2006

la golfeto de Kardifo

Ĉi-matene mi ĉeestis kunsidon ĉe la Kimra Nacia Asembleo en la marborda kvartalo de la urbo. Antaŭ la kunsido mi faris kelkajn fotojn de la kvartalo por montri al vi.

La ruĝbrika konstruaĵo nomiĝas la Albordiĝeja Konstruaĵo. Ĝi konstruiĝis en la jaro 1897 kaj estis, unue, la ĉefsidejo de la Kardifa Doka Kompanio. Je tiu epoko, Kardifo eksportis karbon al la tuta mondo kaj la haveno prosperis.

Nuntempe en la Albordiĝeja Konstruaĵo estas ekspozicio pri la Kimra Asembleo. La konstruaĵo estas tre impona kaj interesa.

La alia bildo montras panoramon de la golfeto de Kardifo. Estis iom frumatene, do la ĉielo estas griza!

21/03/2006

alumetoj

Kiel regulaj legantoj de mia blogo scias, mi lastatempe esploradas mian familian historion. Antaŭ kelkaj tagoj mi malkovris la ekziston de pra-pra-onklino, pri kiu mi ne ankoraŭ scias.

Laŭ registro en la popolnumerado por la jaro 1871, oni legas ke ŝi, 16-jara, loĝis en malriĉa kvartalo de orienta Londono kun sia familio kaj laboris kiel alumetfabrikanto. Je tiu epoko estis multaj alumetfabrikejoj en Londono. Laborkondiĉoj tie estis malbonegaj. Oni fabrikis alumetojn el flava fosforo, noca al la sano de la laborantoj. Multaj alumetfarantoj malsanis kaj mortis junaj pro 'fosa makzelo', speco da tuberkulozo, ĝis Kristana bonfara asocio la SavArmeo finfine dum la 1880aj kaj 1890aj jaroj kampanjis por sendanĝeraj metodoj de alumetfarado el ruĝa fosforo.

Mi scivolas ĉu mia praulino helpiĝis pro tiuj reformoj aŭ ĉu, por ŝi, estis tro malfrue.

La jena bildo montras patrinon kaj infanojn (ne miajn parencojn) fabrikante alumetojn 16-horoj po tage sen paŭzo dum la 1880aj jaroj.

10/03/2006

flamenko dancado

Pasintan merkredon mi ĉeestis bonegan spektaklon. La gitaristo Paco Peña kun aliaj mizikistoj kaj dancistoj faris spektaklon laŭ la hispana Flamenko stilo. Paco unue ludis sole kaj poste kun du aliaj gitaristoj. Sekve, alvenis du kantistoj kaj tri flamenkodancistoj kiuj kune prezentis kolorplenan kaj draman spektaklon. Kvankam estis pluva vespero en Kimrio, unufoje en la teatro, oni vere sentis sin en urboplaco sub varma Hispana ĉielo. La lerteco de la muzikistoj kaj dancistoj estis impona. Vere estis ĝuinda vespero.

02/03/2006

blua ĉielo

Lastatempe oni restaŭris kaj purigis la horloĝturon de nia kastelo. Hodiaŭ la suno brilas en blua ĉielo post la hieraŭa neĝo kaj la horloĝturo aspektas bele.

01/03/2006

kimraj regimentoj

Post la oficiala malferma ceremonio de la Kimra Asemblea konstruaĵo ĉi-matene (kiun mi menciis en mia antaŭa blogo - bildojn vi povas vidi ĉe la BBC) la Gardistoj marŝis de la marborda kvartalo al la urbocentro.

Tute hazarde (ĉar mi ne sciis ke okazus) mi troviĝis en la ĉefstrato kiam ili alvenis. Mi kunhavis mian fotilon - mi uzis ĝin foti la neĝon ĉi-matene - do mi faris kelkajn bildojn kiuj eble interesos al vi.

Fakte, la regimento kiu marŝas estis, ĝis meznokto hieraŭ, du regimentoj kiuj tiam kuniĝis. La Reĝaj Kimraj Fusilantoj kaj la Reĝa Kimra Regimento nun nomiĝas la Reĝa Kimra.

La talismano de la antaŭa Kimra Regimento, kaj nun de la Reĝa Kimra, estas kapro, tial vi vidas 3 kaprojn en la fotoj.

















pli da neĝo

Jen bildo de mia ĝardeno ĉi-matene. Mi surpriziĝis kiam mi vekiĝis kaj konstatis ke neĝo estis falinta dum la nokto. Oni ja prognozis neĝon por okcidenta kimrio, sed ni ne atendis ĝin en Kardifo. Tial la vojoj ne estis salintaj kaj la aŭtoj devis malrapide veturi. Mia 45 minuta marŝado al la laborejo estis danĝereta ĉar la trotuaroj estis glitaj, sed la neĝo estis bela. Laŭvoje al la oficejo komencis neĝi denove kaj la dua bildo montras mian vojon kun la falanta neĝo.

Hodiaŭ estas la Tago de Sankta Davido, la patrona sanktulo de Kimrio. Tradicia manĝaĵo por la tago estas kimraj kukutoj plene je sekvinberoj kaj spicoj, supo, poreoj.

Ankaŭ hodiaŭ la Reĝino Elizabeto la Dua venos al Kardifo oficiale malfermi la novan Asemblean konstruaĵon (vidu mian blogon de la 7a de februaro). Mi tamen ne intencas marŝadi tra la neĝo ŝin vidi.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...