Pages

05/04/2020

La Kronvirusa Taglibro 05.04.20 / The Coronavirus Diaries


Stultuloj

La vetero estas sufiĉe bela por la komenco de Aprilo ĉi tie en Britio (jes, eĉ en Kimrio ne pluvas!). Pro tio multaj stultuloj ne sekvas la konsilojn de la registaro resti ĉehejme krom por aĉeti manĝaĵon aŭ ekzerciĝi. Ekzemple, en la sud-angla marborda urbo Brighton hieraŭ, tiom da vizitantoj aliris ĝui la sunon ke ne eblis bone distanciĝi unu de la alia.

La Ministro por Sano minacas ke se britoj ne komencas sekvi la konsilojn ni estos malpermesataj forlasi la domon por ekzerciĝado.

En mia kvartalo ŝajnas ke plejparte oni ja respektas la konsilojn. Hieraŭ mi eliris promenadi dum horo kun Pudingolo. Estis homoj surstrate sed je bona distanco unu for de alia kaj nur por ekzercado aŭ por promenigi hundojn. La suno brilis sed vi aŭdos ke la vento sufiĉe forte blovis!



Esperantumado

Pasintan ĵaŭdon mi havis la grandegan plezuron 'ĉeesti' renkontiĝon de Esperanto en Hamburgo.  Mi tre ĝuis la renkontiĝon. Estis bonege havi la okazon internaciumadi kaj paroli Esperanton kun interesaj homoj el diversaj landoj.

Laboro

Mi esperas ke morgaŭ mi povos doni al vi la ligilon por informoj pri la projekto kiun mi prilaboris dum kelkaj tagoj kun britaj psikologoj. Preskaŭ pretas!  Intertempe...

Distraĵo

Kiam mi ne estis laborante, mi estis spektante la jenan filmeton kiu ege plaĉas al mi. Kapridoj en piĵamo (ĉe fromaĝproduktejo en Usono).






The Coronavirus Diaries: 05.04.2020

Teeny goats in pyjamas!


HUGELY enjoying the youtube videos from Sunflower Farm Creamery in Maine!


No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...