Pages

31/08/2011

al la oriento...

Hodiaŭ estas la naskiĝtago de mia patrino (mi ne diros kiom da jaroj ŝi havas ĉar eble ŝi legos mian blogon kaj ne estos kontenta). Dum la pasinta semajnfino, do, mi vojaĝis kun mia koramiko, mia frato kaj lia koramikino al la urbo Lowestoft en orienta Anglio kie mia patrino loĝas ekde kelkaj jaroj.

Lowestoft estas la plej orienta urbo en Britio kaj en la ĉi suba foto ni estis starantaj ĉe la plej orienta pinto de la marbordo apud la Norda Maro:



Dum somero la marbordo tie estas agrabla sed dum la vintro povas esti tre malvarma kaj venta:



Apud la plej orienta punkto estas ventoturbino kiun oni nomas Gulliver [Gulivero]. Je 126 metrojn alte estis la plej alta ventoturbino en Britio kiam ĝi estis konstruita:



Ni marŝadis laŭ la marbordo, sed venis ŝtormo kaj ni devis kuri rifuĝi de la pluvo:



Post la ŝtormo, tamen, la lumo estis bela kaj la maro tre arĝentaspekta:



Ĉe Lowestoft estas interesa haveneto:







Historie la industrio de la urbo estis fiŝkaptado. Ankoraŭ estas fiŝistoj tie:



Pro la naskiĝtago de mia patrino ni manĝis bonegan manĝaĵon en restoracio. Mi ne kuraĝas montri la fotojn, tamen, ĉar miaj familianoj malkontentus pro tio. Mi montru, do, nur la ĉi-suban foton (la mano apartenas al mia frato :)):



La sekvanta tago la vetero estis pli varme kaj sune do ni vagadis laŭ la strando:





Mi vadetis en la malvarma Norda Maro!:



Samtempe mia frato faris sabloskulptaĵojn:



Jen(laŭdire) skulptaĵo de Durdle Door [durdel dor] kaj Lulworth [lulŭort] en suda Anglio:



Post tiom da amuzado ĉe la plaĝo ni iris al teĝardeno por trinki teon kaj manĝi fromaĝajn skonojn:



En la domo de mia patrino ni tiam manĝis festan kukon. Estas ankaŭ la 75-a naskiĝtago de ŝia pluŝurso 'Teĉjo':


30/08/2011

Kuko

Por la naskiĝtago de mia koramiko mi faris kukon el ĉokolado, framboj kaj kremo:



Bedaŭrinde estas nun tute formanĝita :(


16/08/2011

Ĉe la monto de martiroj

Semajnfino en Parizo forpasas tre rapide. Antaŭ ol trafi la trajnon re al Londono, tamen, estis iom da tempo piediri tra la kvartalo Montmartre [monmartr].

Por atingi la pinton de la monteto necesas grimpi ŝtuparojn:








Mi plurfoje estas fotinta la Bazilikon de la Sankta Koro sed denove jen ĝi:







Ĉi tie ĉe la adreso 6 rue Cortot loĝis la komponisto Erik Satie:



Amuzis nin vidi grandan helikon sur la trotuaro:



Ĉe la Placo Dalida:



Placo Casadesus [Kasadesus]:



Statuo de Sankta Denizo. Laŭ legendo la episkopo Denizo, post sia senkapigo en placo sur la urba monto Montmartre (monto de la martiroj) prenis sian fortranĉitan kapon, lavis ĝin en apuda fonto kaj migris kun la kapo enmane ses kilometrojn al norda direkto, kie li finfine mortis kaj estis poste entombigita:



La ventmuelejo Moulin de la Galette:





15/08/2011

Biciklado en Parizo

Ofte kiam mi vizitas Parizon mi uzas la sistemon por bicikla luado kiu nomiĝas Vélib [vejlib]. Plaĉas al mi biciklumadi en Parizo ĉar dum Aŭgusto estas malpli da aŭtoj ol kutime kaj estas multaj bonaj biciklo-vojoj.



Laŭ la bordoj de la Sejno mi bicikle vagadis:







Mi vidis la francan Statuon de la Libereco (iom pli malgranda ol tiu kiun la francoj donacis al Usono):



Poste al la Placo Trocadéro [Trokadero] kaj Palaco Chaillot [Ŝajo] kie mi faris turismajn fotojn:





Tiam mi biciklis al la komerca kvartalo La Défense [la dejfons - la defenco]:



Dum la semajno estas kvartalo plena je laborantoj sed dum la semajnfino estas multe pli kvieta kaj estis agrabla vagadi tie:



Jen bela panoramo - oni vidas la Triumfan Arkon en Parizo en la fundo de la foto:

12/08/2011

Plaĝo ĉe Parizo

Dum la somero, la bordoj de la rivero Sejno kaj aliaj lokoj en Parizo ŝanĝiĝas en plaĝon. Ekster la Urbodomo oni kreis volejbalejon:


Malgraŭ la varma vetero, vi povas vidi en la foto ĉi-supre ke ŝtormonuboj abundis. Pli pri tiuj baldaŭ...

Al la bordo de la Sejno mi vagadis:



Kaj tie dormetis:



Multaj boatoj laŭiras la riveron:







Inkluzive la policanoj:



Sed la ŝtormonuboj estis sekvintaj min:



Kaj ekpluvegis:







Oni fuĝis sub la arkojn de la pontoj:



Iuj eĉ ekkantis.

Baldaŭ, tamen, ĉesis la pluvo kaj la suno denove ekbrilis:



Eĉ la kompanio Disney [disni] ĉeestis, almenaŭ en sablo:









Poste estis la horo manĝi glaciaĵon [kafo kaj karamelo]:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...