Pages

13/09/2007

Pli frue dum la somero mi havis la oportunon pasigi semajnfinon ĉe la urbo Birmingham [pr. berminham aŭ per internacia fonetika alfabeto - ˈbɜ:mɪŋəm] kiu estas ofte konsiderata kiel la dua urbo de Anglio.

Plej multe mi tie butikumadis en la grandaj belaj butikoj, sed mi ankaŭ faris kelkajn fotojn kiujn mi montras al vi sube.

Interesa preĝejo:
Pagodo apud la ĉina kvartalo de la urbo:Estas multaj kanaloj en tiu ĉi parto de Britio. En la urbocentro estas diversaj kafejoj, restoracioj, vendejoj, apud la kanalo. Estas bela loko promenadi:Nova hotelo apud la urbocentro (tre multekosta - mi restis en hotelo multe malpli luksa!):La butikego Selfridges [pr. selfriĝes]:Apude estas la antikva preĝejo St Martin's in the Bullring (Sankta Marteno ĉe la taŭrejo).

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...