Pages

28/06/2007

Kurado por la Vivo 2007

Hieraŭ vespere (kiel mi jam menciis al vi) mi partoprenis en la Kurado por la Vivo. Tio estas kurado-kurso de 5 kilometroj enspezi monon por esplorado kontraŭ kancero.

Vi scias ke mi iom maltrankviliĝis pri la vetero. Fakte frue dum la vespero, PLUVEGIS! Feliĉe, duonhoro antaŭ la komenco de la kurado, ĉesis la pluvo kaj aperis la suno. Kvankam la tero estis iom kota, ne estis tro glita, kaj la kondiĉoj favoris kuradon. Nek tro varme, nek tro malvarme.


Entute ĉirkaŭ 6500 personoj partoprenis la eventon. Mi sukcesis fari la kuradon en 35 minutoj, 12 sekundoj. Tio estis 4 minutoj pli rapide ol la pasintan jaron. Mi ricevis medalon ĉe la fino kaj hodiaŭ decidis porti ĝin en la oficejo (!) Entute mi enspezis 130 britajn pundojn por la Asocio por Esplorado kontraŭ la Kancero. Grandan dankon al ĉiuj kiuj kontribuis!

27/06/2007

nova politika epoko

Hodiaŭ finiĝas unu epoko en Brita politika vivo kaj komencas alia epoko. Ĉi-postagmeze la ĉefministro de Britio Tony Blair [pr. Toni Bler] demisiios kiel ĉefministro kaj la aktuala Kanceliero de Fisko [financ-ministro] Gordon Brown [pr. Godon Braŭn] (ĉi-maldekstre) heredos la postenon. Verŝajne la tago disvolviĝos jene:

Tagmezo:
Tony Blair ĉeestos la parlamentejon kie li kiel kutime respondos al Demandoj al la Ĉefministro. Oni pensas ke li portos la samajn 'bonŝancajn ŝuojn' kiujn li portis je ĉiu tia sesio.

12.30:
Tony Blair reiros al 10 Downing Street [pr. daŭning strit], la oficiala loĝejo de la ĉefministro. Li kaj lia edzino adiaŭos la dungitojn tie.

13.00:
Tony Blair kaj lia edzino forlasos Downing Street por la lasta fojo kaj peraŭto vojaĝos al Buckingham Palace [pr. bukinham palis (palaco)], la oficiala Londona loĝejo de la Reĝino.

13.15: Intervidiĝo okazos kun la reĝino. Kiam Tony Blair estos prezontata al la reĝino, estas la lasta fojo kiam li rajtas prezentiĝi kiel ĉefministro. Je la fino de la konversacio, Tony Blair oficiale demisiios de lia posteno. Li forlasos la palacon ordinara civitano. Verŝajne li tiam peraviadilo al lia elektodistrikto kie oni pensas ke li demisiios ankaŭ kiel parlamentano. Dum kelkaj minutoj, Britio estos sen ĉefministro. La privata sekretario de la Reĝino telefonos al Gordon Brown kaj postulos ke li troviĝu antaŭ la Reĝino. Ŝi, tiam, nomos lin ĉefministron kaj demandos ke li kreu registaron.

14.00:
Gordon Brown reatingos la oficialan loĝejon ĉe Downing Street kaj sendube parolos kun ĵurnalistoj. Lia unua tasko estis nomi ministraron. Ĉu ni vidos grandajn ŝanĝojn en la venontaj tagoj? Ni vidu.

25/06/2007

baldaŭa kurado!

Tiuj kiuj legas mian blogon regule scias ke mi trejnadas fari 5-kilometran kuradon enspezi monon por bonfara asocio kiu esploras kontraŭ kancero. Nu, baldaŭ alvenos la tago! Ĉi-merkrede okazos la kurado en la parko trovita malantaŭ la kastelo de Kardifo. (Pli da detaloj vi povas legi ĉi tie en la angla kaj en esperanto).

Hieraŭ, do, mi faris mian lastan longan trejnad-sesion antaŭ merkredo kaj kuris tutan 5-kilometran cirkviton. Sola problemo estas ke nuntempe pluvegas ĉi tie. Mi esperas ke ne tro pluvos merkredon vesperon. Parto de la kurso estas sur herbo kiu rapide kotiĝas sub la pluvo kaj povas esti tre glita. Espereble mi ne falos en la koton!

Pli da informoj post la evento...

21/06/2007

muziko en Esperanto

Ĉu vi konas la retejon MusicExpress? Tie vi povas trovi liston da Esperantlingvaj kantoj kaj eĉ elŝuti MP3-ojn por via propra uzado.

Mi multe amuze reaŭskultis bone konatajn kantojn, kaj malkovris novajn. Kelkajn mi taksis tre bonajn, kelkajn aĉajn. Al vi decidi por vi mem...

11/06/2007

vojaĝo al Bretonio

Pasintan semajnon mi pasigis kelkajn tagojn en Francio en la Bretonia marborda urbo Saint-Malo. Jen kelkaj feriaj bildoj por vi.

Kun amikino, mi forlasis Brition lundon per pramŝipo. Ni foriris de la urbo Portsmouth kie estas multaj mararmeŝipoj.Unu el la vidindaĵoj ĉe la haveno Portsmouth estas la ĉi-suba turo, kiu nomiĝas Spinnaker Turo.
Mia unua kafo en Francio!

Jacques Cartier estis la unua franca malkovrinto de Kanado.
La plaĝoj kaj maro ĉe Saint-Malo estas belaj kaj puraj.

La malnova urbo de Saint- Malo estis detruita ĝis 80 procento dum la dua mondmilito fare de la britaj, kanadaj kaj usonoj armeoj kiuj kredis ke la urbo estis ankoraŭ okupita de la nazioj. Poste oni sukcesis preskaŭ tute rekonstrui la konstruaĵojn kaj murojn.


De la urbo-muroj oni povas rigardi la suno subiri super la maro.

La ĉi-supra signo amuzis nin "Danĝero en tempo de fortaj tajdoj".


Supre estas la katedralo kaj sube estas la kastelo de Ana de Bretonio.

Mi vojaĝis kun amikino kiun mi konas ekde longe. Estis ŝia unua vojaĝo al Saint-Malo, do multe plaĉis al ŝi.


Estis ankaŭ oportuno por mi revidi bonajn geamikojn esperantistojn de Rennes!




Tro baldaŭ venis la forirtagon kaj ni denove en ŝipiĝis por revojaĝi al Britio.









Se vi iam havos la oportunon, fari kelktagan ferion al Saint-Malo - valoras la penon!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...