Pages

30/05/2016

Cotswolds/Kotsŭoldoj

Por partopreni en nia pudingmanĝada vespero ni veturis 150 kilometrojn al la vilaĝo Mickleton [mikelton] kiu troviĝas en parto de Anglio nomita Cotswolds.

La areo 'Cotswolds' [kotsŭoldz] troviĝas en sudcentra anglio kaj estas konata kiel tre bela distrikto (kun la oficiala titolo 'Areo de Elstara Natura Beleco').

Estas tre kampara regioneto kun belaj vilaĝoj kie troviĝas multaj dometoj faritaj el la loka ŝtono.  'Cotswold'-a ŝtono estas Ĵurasia kalkoŝtono kiu, en tiu regiono, havas flavecan koloron.

El nia hotelĉambra fenestro ni havis belan panoramon sur la centro de la vilaĝo.



Mickleton ne estas inter la plej famaj vilaĝoj de la regiono, sed havas interesajn konstruaĵojn kaj estas bela.  Kaj, kiel vi vidas, la suno eĉ brilis!



La preĝejo datiĝas de la 12-a jarcento, kvankam estis pli malnova preĝejo ĉe la sama loko jam en la 10-a jarcento:
La preĝejo ankaŭ estas farita el Kotsŭolda ŝtono.
 Interesaj kamentuboj:


Kelkaj trabfakaĵaj domoj ankaŭ troviĝas en la vilaĝo.


En la bela hotela ĝardeno.

Se vi iam vizitos Brition kaj ŝatus vidi 'tipajn anglajn vilaĝojn' jen tre bela regiono por vi.

Puding-manĝado

Kiel vi povas konstati de lia kromnomo (kaj tiuj kiuj konas lin konfirmos la fakton) plaĉegas al Pudingulo manĝi pudingojn (kaj ĉiajn desertojn, dolĉaĵojn, sukeraĵojn...).  Do kiam mia frato donacis al li pudingmanĝadan vesperon li tre ĝojis.

Tiel estis ke pasintan vendredon mi kaj Pudingulo veturis al la bela regioneto Cotswolds kie ni renkontis mian fraton kaj lian koramikinon ĉe bela hotelo en pitoreska vilaĝo.

Ekde 30 jaroj la 'Pudinga Klubo'* okazigas vesperojn por pudingmanĝado. 50 homoj kunvenis en granda manĝoĉambro.  Unue ni manĝis malgrandan 'ĉefpladon'.  Sekvis sep tradiciaj Britaj pudingoj

Syrup sponge, chocolate-nut pudding, sticky toffee pudding,
jam roly-poly, rhubarb crumble, bread and butter pudding, meringue roll


Oni rajtis manĝi ĉion kion oni volis, kun varma kustardo, kremo, karamela saŭco kaj ĉokolada saŭco.

Mi sukcesis manĝi kvar malgrandajn porciojn. Pudingulo, kompreneble, manĝis la sep - en grandaj porcioj - kaj estis tre kontenta.
Rabarba 'krumblaĵo'

Ĉokolada kaj nuksa pudingo
kun ĉokolada saŭco


















Konfitaĵa rul-pudingo (Jam Roly-Poly) kun kustardo

Tofea pudingo















 Je la fino de la vespero ĉeestantoj eĉ ricevis atestilon:






Tre ĝuinda (kvankam iom sukera) vespero!


*En la angla 'Pudding Club' - tamen notu ke en la angla linvo, esti en la pudinga klubo (to be in the pudding club) povas ankaŭ signifi ke oni estas graveda.

18/05/2016

Mesaĝo de Paco kaj Bonvolo de la Junularo de Kimrio al la mondo... en Esperanto

"Elekto kaj Konscienco" estas la titolo de mesaĝo de paco kaj bonvolo eldonita hodiaŭ de la junularo de Kimrio al la junularo de la mondo.

La mesaĝo, verkita en la kimra lingvo de gimnazianoj ĉe Nordkimra lernejo, aperas ĉi-jare por la unua fojo rete en Esperanto.

Ekde 94 jaroj la organizaĵo Urdd Gobaith Cymru (Kimra Junulara Ligo) eldonas ĉiujaran pac-mesaĝon. Ĝi celas kunigi la internacian junularon en la intenco labori por pli paca mondo.



Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...