Pages

24/06/2015

Katoj, katoj

Kelkaj el miaj najbaroj havas katojn kaj ofte tiuj katoj envenas mian ĝardenon por esplori.  Ĉu ili venas por la softa herbaĵo, la belaj floroj, eĉ por la tentaj aromoj venantaj el mia kuirejo? Nu, ne, plejparte, laŭ mi, ili venas por spioni la birdetojn (plej ofte paserojn aŭ sturnojn) kiu manĝas la grajnojn kiujn mi lasas por ili.

Hodiaŭ rigardante el supra fenestro mi rimarkis ke la nigra kato kun blankaj kruroj estis kuŝante sur la muro fikse rigardante ion. Kion li rigardis? Mi tute ne scias.

La rufa kato, tamen, ni tiom interesiĝas pri la birdoj kaj ŝajne preferas kuŝi komforte sub la varma suno.

 

Hodiaŭ mi ne vidis la blankan katon kun nigraj makuloj, sed jen foto de li kiun mi faris antaŭ kelkaj tagoj. Tiu kato ankaŭ ŝatas dormi sur la tegmento de la kabaneto en la ĝardeno. Mi klopodos iam foti ĝin tie.

Estas ankaŭ kateto kun strioj kiun mi vidis lastatempe. Mi pensas ke estas nova kato en la kvartalo. Fakte antaŭ kelkaj tagoj ĝi iom timigis min ĉar sidante en mia salono ĝi envenis tra la malfermita pordo kaj subite aperis antaŭ mi.  Mi ekkriis senintence kaj ĝi forkuris.

Katoj, kompreneble, faras kion ajn ili volas - almenaŭ ili ŝajne estas sufiĉe komfortaj ĉe mi!


17/06/2015

kafo-maŝino

En mia dormoĉambro mi havas kafomaŝinon. Ĝi funkcias aŭtomate. Antaŭ ol enlitiĝi oni enmetas kafon kaj akvon kaj programas la maŝinon. Kiam oni vekiĝas, ĝustatempe prepariĝis kafo. Tio multe helpas min vekiĝi kaj ellitiĝi matene. (La kafomaŝino estas sur tablo ĉe la alia flanko de la ĉambro por devigi min ellitiĝi por havi kafon - se ĝi estus apud mia lito mi kredas ke mi neniam ellitiĝus). 

Hieraŭ, tamen, katastrofo! La maŝino paneis - fakte grava komponanto rompiĝis neripareble! Tuj post la laboro mi rapidis al vendejo por anstataŭigi ĝin per nova maŝino. Feliĉe estis simila maŝino tie.

Ĉi-matene ordo revenis al la mondo kaj kiel kutime, ekvekante, kafo atendis min.

16/06/2015

Persikoj

Mi estis ĉe la apartamento de mia patrino kiam amikino ŝia frapis ĉe la pordo. Ŝi alportis kelkajn belajn persikojn por mia patrino.

"Ne dankon," diris Panjo.  "Mi ne manĝas fruktojn, nur glaciaĵon."

Feliĉe mi do rajtis forporti la persikojn.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...