Pages

10/08/2015

denaskulo ĉe kongreso...


Esti denaska parolanto de Esperanto estas kelkfoje tre stranga sperto.  La plejparto de la tempo mi eĉ ne pensas pri la afero. En tiu ĉi interkonektita epoko mi ĉiutage uzas mian denaskan lingvon pli ol miaj gepatroj iam povintus imagi - mi babiladas fejsbuke dum mia kafo-paŭzo kun tutmondaj geamikoj sen eĉ pensi pri la afero. Mi pepas pri miaj novaĵoj ekzakte same kiel mi faras per la aliaj lingvoj kiujn mi parolas.

Kvankam mi ĉiun monaton renkontiĝas kun aliaj Esperanto-parolantoj por babiladi pri multaj diversaj temoj, mi malofte havas la oportunon (aŭ eble eĉ la emon) ĉeesti kongresojn kaj formalajn aranĝojn.


Sed kiam mi reeniras "kongresan Esperantion", kiel mi lastatempe faris ĉe la Universala Kongreso, estas stranga sperto.  Unuflanke estas lingva komunumo en kiu mi tute hazarde membriĝas - malsimile al la plejmulto da ĉeestantoj.  Aliflanke, 'la movado' (pli ol la lingvo mem) estas la denaska komunumo ene de kiu mi pasigis la plejparton de miaj plej junaj jaroj.  Kvankam mi preferas diri ke mi estas Esperanto-parolanto pli ol Esperantisto, mi ne povas ignori ke en tiu stranga "movado Esperanta" mi ja kreskiĝis.

Ĉie mi vidas konatajn vizaĝojn - tiuj kiuj vartis min kiam mi estis bebo... tiuj kiuj toleris min kiam mi  estis juna infano kantante laŭtvoĉe esperantaĵojn... tiuj kiuj konis min kiam mi estis juna fanatika adoleskanto...

mi eĉ ĉeestis solenaĵojn!
Jes, estis stranga esti ĉe la kongreso - kiel kutime, iuj aferoj frustris aŭ agacis min, kiel kutime mi ĝojegis retrovi tiujn kun kiuj mi pasigis grandan parton de mia infaneco.  Kiel kutime mi enuiĝis en senfinaj debatoj pri la movado, pri esperantismo; kiel kutime mi scivolis pri la loko kiun tiuj strangaĵoj povus havi en la moderna mondo...  Kiel kutime mi konsciis ke preskaŭ 3000 homoj kune kantante malmodan malnovan himnon pri utopio aspektas kulta, bizara, eĉ malkomfortiga.

Kaj kiel kutime mi absolute ne povis ne kunkanti, laŭtvoĉe, esperplena - malgraŭ ĉio estas la kanto kiun mia paĉjo lulkantis al mi kiam mi estis bebo.


Neniu povas elekti en kiu lando oni naskiĝos, kiujn lingvojn oni denaske parolos, en kiu komunumo, kultura aŭ lingva oni kreskiĝos.

Por denaskulo, eblas vivi sen eĉ unu penso por la formala, kongresema, kantema, disputema, strangmoda, sandalportanta esperanto-movado - sed ne eblas tute forviŝi tiun saman movadon el la plej fruaj emocioj.  Esperantismo - vi strangas, sed vi estas la mia.




2 comments:

Toño said...

Kaj unu el la malbonaj flankoj partopreni nur dum du tagoj estas ke finfine mi ne sukcesis renkontiĝi kun vi persone. Nu, certe venontfoje :)

Unknown said...

Tre amuzis min ĉi tiu artikoleto. Nia himno ne ĝenas min, mi trovas ĝin eĉ ĉarma, sed ja troviĝas aliaj aspektoj de nia kongresa kulturo, kiuj eĉ hontigas min (la utopiismo, la senĉesa aplaŭdado, ktp). Estis interese legi pri via vidpunkto kiel denaskulo.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...