Pages

27/07/2011

Kiel kuiri okonomijaki-on

Tepanjaki (鉄板焼き) estas Japana kuirmetodo uzante platan paton. La vorto tepan (鉄板) signifas feran paton.

Mi iris al restoracio kie per tepanjaki oni mem kuiras sian okonomijaki-on. Okonomijaki estas tipo de japana krespo.

Jen, unue, la instrukcio:



Unue oni preparas la miksaĵon:



Poste oni verŝas oleon sur la paton:



Oni verŝas la miksaĵon:



Kaj faras rondan krespon:



Oni metas kovrilon sur la krespon:



Kaj oni atendas kvar minutojn:



Oni kuiras ambaŭ flankojn ĝis ore bruna:



Tiam oni garnas per saŭco kaj herboj:



Preta por manĝi. Pensante pri la bongusto mi malsategas!

Pentrado por trompi okulojn

Per la trajno mi vojaĝis al Takaosanguĉi.











Estas loko de kie oni povas marŝi en la belaj montoj. Tamen ni ĉi-foje estis tie por viziti la Trompokulan Muzeon:



La tuta muzeo estas arte pentrita per la stilo 'Trompe-l'oeil' (trompi la okulojn) kaj eblas fari tre interesajn kaj amuzajn fotojn vizitante la muzeon. Jen kelkaj:



Ne estas vera monbileto - nur pentraĵo sur la planko:













Eĉ en la necesejo estas trompigajn pentraĵojn:





Stranga fenomeno:



Ankaŭ estas belaj kalejdoskopoj:















Ĉe la Rondo Korno

Dum mia vizito al Tokio mi havis la oportunon ankaŭ viziti la Esperantan grupon Rondo Korno kiu renkontiĝas ĉe la Esperanto-domo en Tokio. Mi iom paroladis pri Kimrio kaj prezentis al la grupo Kimran standardon nome de la grupo Esperanto en Kardifo.



Post la kunveno ni manĝis tre bongustan ĉinan manĝon kune kaj mi ricevis plej belegan donacon - belegaj japanaj tetasoj.

La sanktejo Sensoo-ĝi kaj la kvartalo Asakusa

Interesis nin promenadi en la kvartalo Asakusa:



La grava vidindaĵo en tiu kvartalo estas la templejo Sensoo-ĝi:







Statuoj de Ĝizoo (Oĝizoo-sama) kiu prizorgas la spiriton de infanoj, aparte tiuj kiuj mortis antaŭ aŭ tuj post naskiĝo:





La impona pagodo apud la sanktejo:







La grandega halo:









La strato Nakamise-doori longas je 250 metroj kaj enhavas 89 vendejojn:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...