Pages

16/12/2011

Promenado en Kardifo

Antaŭ kelkaj semajnoj, amiko en Japanio, Jagitakeshi, enretigis tre interesan filmeton en kiu li promenadis tra la distrikto de Funabaŝi kie li loĝas.


Tio multe interesis min, kaj mi decidis fari simile en mia kvartalo de la urbo Kardifo en Kimrio. Tamen dum multaj semajnoj pluvegis kaj mi ne havis la oportunon promenadi.

Hodiaŭ, la ĉielo estis blua. Estis malvarma, sed bela tago. Necesis ke mi iru al la poŝtoficejo, do mi decidis preni mian fotilon kaj iom filmi la promenadon.

Mi pardonpetas ke la sonkvalito ne estas ĉiam bonega - la vento forte blovis kaj estis iom da trafiko sur la vojoj, kiu malhelpis la aferon. Ankaŭ mi rimarkas ke mi faris erarojn en mia Esperanto :( Mi pardonpetas - estis malvarma, mi klopodis bone filmi, kaj mi ne tute atentis kion mi diris...

Mi esperas, tamen, ke la promenado plaĉos al vi. Ĝis la venonta!



Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...