Pages

27/04/2009

Ĉu vi parolas la Hispanan?

Karaj geamikoj

Mi serĉas iun kiu parolas la Hispanan (aŭ la Eŭskaran) kaj povus helpi min. Kvankam mi lernas la Hispanan, mi ankoraŭ ne bone parolas aŭ skribas ĝin.

Mi bezonas peti informojn de iu en Hispanio (en Eŭskario) rilate mian laboron. Temas pri kelkaj demandoj kiujn mi ŝatus starigi aŭ per telefono, aŭ, prefere, per retmesaĝo.

Ĉu estas iu kiu pretus neformale traduki mallongan retmesaĝon mian en la Hispanan (kaj eble eventualan respondon). Mi preferus la informojn en la Hispana, ĉar tion mi povus mem legi.

Se vi povos helpi min, eble vi povus bonvole kontakti min ĉe esperanto.cardiff (ĉe) googlemail.com

Multajn dankojn!

Eriketo

26/04/2009

paraŝutantaj teĉjoj!

Dum mia libertempo ĉe la Brita Kongreso, mi iom promenadis apud la katedralo. Tie mi rimarkis, kun surprizo, fajrekstingan kamionon. Multaj homoj promenadis apude, do certe ne temis pri fajro.

Post kelkaj minutoj la hidraŭla podio de la kamiono leviĝis kaj mi vidis ke la fajrekstingistoj ĵetis pluŝursojn (teĉjojn) el la kabano. Ĉiu pluŝurso portis etan paraŝuton kaj ili (plejparte) sekure atingis la teron!

Fakte, tio estas io kio pli populariĝis dum la lastaj jaroj. Oni iom pagas por ke sies teĉjo havi la rajton paraŝuti kaj la enspezita mono helpas diversajn bonfarajn asociojn. (Ŝajnas ke la teĉjoj tute ne havas la rajton protesti - kiu ŝajnis al mi iom maljusta - sed infano diris al mi ke ili ja ĝuas la sperton.... :-))

Por vidi paraŝutantajn teĉjon, spektu la ĉi-subajn filmetojn:



Venu al Kimrio!

La fina 'formala' okazaĵo ĉe la 2009-a Brita Kongreso estis la bankedo. Post la bankedo, Harry Barron [hari baron] kiu estas LKK-ano por la venontjara Brita Kongreso, interese prezentadis pri Kimrio (kie okazos la kongreso).

Espereble, lia prezentado baldaŭ haveblos ĉe la kongresa retejo.


Kial ne venu venontjare kongresi kun ni en norda Kimrio??? Vizitu la retejon kaj blogon.

La klostroj de la katedralo

Apud la katedralo estas bela klostro:





La katedralo de Salisbury

Kiam mi antaŭ du semajnoj ĉeestis la Britan Kongreson de Esperanto, tuj apud nia kongresejo troviĝis la bela katedralo de la urbo Salisbury.

Jen kelkaj fotoj kiuj montras ĝin.









La urbo Salisbury

Dum la Brita Kongreso de Esperanto, estis, kompreneble, oportunojn viziti la urbon.

La sabaton posttagmezon alvenis mia frato kiu loĝas ne tre longe for de la kongresa urbo. (Fakte, kvankam mi estas denaska Esperantistino, li estas denaska malesperantisto, tamen li konsentis veni al urbo 'plene je gefrenezuloj esperantistaj' por vidi min kaj mian patrinon!) Kune ni iom vagadis tra la urbo.

Jen, do, kelkaj fotoj kiuj montras la urbon Salisbury [solzbri].

La 'Poultry Cross' (kortobirda kruco) kie oni estintece vendis kokinojn ktp.Apude estas la 'Arĝenta Strato' kie la arĝento-vendistoj iam havis komercojn.Apud la kongresejo troviĝis interesa mur-horloĝo.La suba ŝildo informis jene:
"Grava kaj trafa punkto kiu povus interesi la preterpasanton... Dum la jaro de nia Sinjoro 1752, la reformacio de la kalendaro okazis (vidu ĉi-supran horloĝon kun la dato 1749). La Juliana kalendaro tro mallongigis la jaron kaj la amasigita eraro nombris dekunu tagoj. Anglio adoptis la Gregorian aŭ reformitan kalendaron, tial la tago kiu sekvis la 2-an de septembro 1752, iĝis la 14-an de septembro 1752."

Sube, la preĝejo de Sankta Tomaso:


Tra la urbo fluas kvin riverojn. Jen unu:Apude estis akvo-rado:

Apud la kongresejo ni rimarkis domon kie oni tondis la arbustojn en sciuro-formon!
Estas apud la katedralo multaj belaj flor-ĝardenoj:

Brita Kongreso de Esperanto 2009

Vendredon la 17-an de aprilo mi vojaĝis sud-orienten al la angla urbo Salisbury [pr. solzbri] por ĉeesti la 90-an Britan Kongreson de Esperanto. Fakte, dum kelkaj jaroj, pro diversaj kialoj, mi ne estis ĉeestinta Britan Kongreson, do mi antaŭĝuis la oportunon revidi malnovajn geamikojn kaj fari novajn.

Salisbury estas interesa urbo, kiun mi tute ne konis antaŭe. La kongreso okazis ĉe la teologia kolegio kiu troviĝas apud la katedralo. Jen, sube, la kongresejo:

La kongresa programo estis interesa kaj diversa. Ni kompreneble festis la 150-an datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof kaj ankaŭ la 50-an jubileon de la Junaj Britaj Esperantistoj.

La konata Esperanta poetino kaj verkistino, la eminenta Doktorino Marjorie Boulton tre interese deklamis ja la malferma ceremonio.

Mi ne povas mencii ĉiujn interesajn prelegojn, sed apartaj interesaj por mi estis tiu de Hugh Reid [Hju Rid] Esperanto-ĉu parazito kaj John Wells [ĝon ŭelz] La Frazmelodio, en Internacia Perspektivo.

Kompreneble, estis ankaŭ multaj oportunoj babiladi kaj interkonatiĝi:


16/04/2009

amuzaj anasoj

Laŭvoje al la laboro ĉiun tagon mi preterpasas la kastelon. Antaŭ la kastelo estas bela gazono kie homoj ofte sidas kaj piknikas dum la someraj monatoj (kiam ne pluvas!)

Malantaŭ la kastelo estas la granda Rivero Taff [pr. taf] kiu trapasas la urbegon. Sur la rivero estas multaj anasoj, kiuj foje forlasas la riveron kaj sin promenas ĉirkaŭ la kastelon.

Hodiaŭ (je 08.30) mi amuziĝis vidi la ĉi-suban paron da platbekaj anasoj kiuj kuŝis sur la herbo kaj dormis.
Morgaŭ mi forveturos al la 2009-a Brita Kongreso de Esperanto. Pli da novaĵoj pri tio, verŝajne, baldaŭ.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...