Pages

05/01/2015

Kovrilo por ombrelo

Kiam mi vizitis Japanion por la unua fojo antaŭ kelkaj jaroj, estis dum la pluva sezono.  Mi estas kimro, do mi certe alkutimiĝis al pluvo.  Sed unu afero mirigis min.  Ĉe la enirejoj de restoracioj, hoteloj, vendejoj estis maŝinoj per kiuj oni povis envolvi en plastika kovrilo sian ombrelon.  Tio evitas ke akvogutoj malsekigas la plankon de la butikoj ktp.  Certe en mia lando ni bezonus tiajn maŝinojn sed, anstataŭe, ni simple lasas fali la akvon de la malsekaj ombroloj...  Kiaj barbaroj ni estas!


Ekde tiu vizito al Japanio mi ofte plendas pri la manko da ombrelo-kovriloj en Britio, sed ne plu!  Ĉar rigardu kion mi ricevis kiel Kristnaska donaco!





La filino de mia koramiko kiu loĝas en Japanio aĉetis por mi veran ombrelan kovrilon! Mi ne plu estas barbaro!

04/01/2015

Junulino en Parizo

Ĉi-matene mi finlegis unu el la libroj kiujn mi ricevis por Kristnasko, A Girl in Paris (Junulino en Parizo) de Shusha Guppy [ŝuŝa gupi] (ligo en la angla lingvo).


En la libro, ŝi rakontas la jarojn kiujn ŝi pasigis en Parizo kiel studento en la mezaj 1950-aj jaroj. Irandevena, ŝi vojaĝis al Parizo 19-jaraĝa kaj loĝis tie dum kelkaj jaroj antaŭ transloĝiĝi al Anglio.

Ĉar mi bone konas, kaj amegas, Parizon, mi trovis la rakonton tre interesa, aparte ĉar la aŭtorino loĝis en la kvartalo ĉe la maldekstra flanko de la rivero Sejno kiun mi tre bone konas kaj kiun mi ankaŭ tre multe esploris dum miaj studentaj jaroj.

Mi do povis kompari priskribojn de la 5a kaj 6a distriktoj de Parizo en la 1950-aj jaroj kaj, kiam mi unue malkovris ilin, en la 1990-aj jaroj. 

Aparte interesaj estas la rakontoj pri la renkontiĝoj inter la aŭtorino kaj konatuloj de la epoko, Jacques Prévert [ĵak prejver], Albert Camus [Alber Kamu] kaj Albert Cossery [Alber Koseri] kies verkaĵoj mi legis, studis, aŭskultis kiam mi estis lernante la francan lingvon.

Ŝajnas ke ne ekzistas multaj tradukoj de la kelkaj verkaĵoj de Shusha Guppy, sed se vi trovas ekzempleron en lingvo kiun vi scipovas legi, mi esperas ke vi eble ĝuos ĝin.

01/01/2015

Iom da jogo

Hieraŭ mi revenis hejmen post kelktaga foresto kaj trovis en mia leterkesto bondezirkarton de reta joga lernejo, kies lecionojn mi ofte sekvas.

Mi unue faris jogon kiam mi estis juna infano kaj rigardis mian patron praktiki jogon ĉiutage. Je tiu epoko mi ne konstatis kiom malofta estis havi jogo-farantan paĉjon dum la 1970-aj jaroj.  Fakte ests eksterlanda Esperantisto kiu unue sendis al Paĉjo libron pri jogo en la mezaj 1950-aj jaroj. Li rapide interesiĝis pri la filozofio kaj praktikaj ekzercoj. Kaj estis Paĉjo kiu unue instruis al mi jogon helpe de libro pri jogo por infanoj.

Mi rekomencis praktiki jogon 'serioze' antaŭ 10 jaroj (kiam mi diras 'serioze' tio signifas ke mi faras jogon po 4 aŭ 5 fojon dum semajno).  Lastatempe, tamen, estas tre malfacile por mi ĉeesti 'tradiciajn' jogo-klasojn pro laboraj kaj familiaj respondecoj.  Antaŭ kelkaj jaroj mi trovis, unue per YouTube, la enretajn jogajn klasojn de nederlandino Esther Ekhart.  Post iom da tempo, ĝuinte ŝiajn senpagajn klasojn, mi decidis aboni al ŝia retejo ĉe Ekhart Yoga [ekhart joga] por havi la eblecon fari ĉiujn diversajn klasojn.

Estis, do, de la teamo ĉe Ekhart Yoga ke mi ricevis la sekvan bondezirkarton:
"Ĉiuj ĉe EkhartYoga deziras al vi fizikan taŭgecan, sanan, flekseblan kaj, super ĉio, tre feliĉan 2015!

Mi sciis ke la teamo intencis sendi kartojn al iuj el iliaj abonantoj sed surpriziĝis trovi ke tio inkluzivis min!

Plaĉas al mi fari jogon por multaj kialoj.  Kiam mi estas farinte la fizikajn ekzercojn mi sentas min pli malstreĉigita kaj pli bone dormas. Mi ankaŭ trovas ke tio multe helpas malpezigi miajn ŝultrojn post longa tago ĉe mia labortablo en la oficejo.  Simile, mi kredas ke la spirekzercojn helpas mian astmon. Ankaŭ meditato (aŭ preĝado) helpas trankviligi la animon mi trovas kaj ĉar mia vivo enhavas kelkajn stresigilojn nuntempe, tio certe ne estas malbona afero.

Mi scias ke en la okcidento ni ne vere praktikas jogon kiel en la originalaj landoj. Tamen mi trovas ĝin utilan sanigilon mense kaj fizike.

La enretaj klasoj ĉe EkhartYoga estas en la angla lingvo. Se vi ŝatus provi ilin, rigardu ĉe YouTube aŭ sekvu kelkajn senpagojn klasojn ĉe la retejo mem.  Se vi preferus sekvi klason en via propra lingvo, mi certas ke vi trovos ie en la reto!  Eble iam eĉ ekzistos en Esperanto!

Kiam mi faras jogon ;)

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...