Pages

23/11/2007

sabato en Parizo

En mia lasta blogaĵo, mi klarigis ke mi pasigis la pasintan semajnon en la Franca ĉefurbo, Parizo. Sabaton ni estis tre bonŝanca ke estis sunbrila tago kun blua ĉielo kaj ne estis tro malvarme (rilate al kutimaj novembraj temperaturoj).

Ni, do, promenadis tra Parizo kaj mi montris al miaj geamikoj pliaj vidindaĵoj.

Jen la katedralo Notre Dame (pr. notr dam), la Dipatrino de Parizo.


Post promenado laŭ la bordoj de la rivero Sejno, ni trapromenadis unu el la multaj merkatoj kiujn oni trovas en la Parizaj stratoj. Bedaŭrinde la fotoj kiujn mi tie faris ne estis sukcesaj! Poste ni prenis subteran trajnon al la Triumfa Arko.

Oni povas grimpi ĝis la supraĵo de la arko de kie oni havas bonegan panoramon sur Parizo. Estas multaj ŝtupoj, tamen mi bonŝancis - oni rimarkis ke mia amikino estas pli maljuna ol mi kaj havas problemojn grimpi ŝtuparon. Tial ni rajtis preni la lifton al la supraĵo! Multe pli bone.

Jen du bildoj kiuj montras la panoramon okcidenten al la komerca distrikto de Parizo, La Defenso.

Eble la plej konata monumento de Pariso, la Eiffel-Turo.
Je la supra, dekstra angulo de la suba bildo oni vidas la Bazilikon de la Sankta Koro. Pliajn fotojn de tiu monumento mi montros en venonta blogaĵo.

21/11/2007

Luvra muzeo

La pasintan semajnfinon mi pasigis en Francio ĉe Parizo. Kvankam mi sufiĉe bone konas Parizon, ĉiam plaĉas al mi reviziti tiun belan urbon. Fakte, ĉi-foje, mi tien vojaĝis kun la gepatroj de amikino kiuj neniam antaŭe vizitis Parizon. Ĉar mi parolas la francan, ili estis demandintaj al mi akompani ilin por montri al ili la vidindaĵoj kaj por interpreti.

Ni vojaĝis per trajno de Kardifo, mia urbo, al Londono, kaj tiam per Eurostar (pr. jurosta) trajno de Londono al Parizo. Lastatempe inaŭguriĝis novan rapidegan trajnlinion por la angla parto de la vojaĝo (ekde longe ekzistas rapida linio por la franca parto). Nun la vojaĝo daŭras nur 2 horojn kaj 15 minutojn de Londono al Parizo, per tunelo sub la Manika Markolo.

Mi, do, dum kelkaj blogaĵoj montros al vi kelkajn fotojn kiujn ni faris en la franca ĉefurbo.
Jen la muzeo Louvre (Esperantlingve luvro). La muzeo estas grandega. Mi ofte vizitis ĝin, sed plejofte rigardis la pentraĵojn. Ĉi-foje ni iom rigardis la egiptiaj antikvaĵoj kiuj tie troviĝas.
Feliĉe estis bela posttagmezo kun sunbrilo kaj blua ĉielo.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...