Pages

12/03/2008

Forpaso de la lasta 'Harokovritulo'

Hodiaŭ en Francio mortis la lasta 'harkovritulo', tio estas, veterano de la 1914-1918a mondmilito. La veteranoj nomiĝis 'harkovrituloj' ('poilus' [pr. pŭalu] en la franca) ĉar vivkondiĉoj en la batalkampaj tranĉeoj de norda Francio dum la milito ne ebligis al ili sin razi.

S-ro
Lazare Ponticelli [pr. Lazar' Pontiĉeli] naskiĝis en la jaro 1897 en Italio kaj mortis je la aĝo de 110 jaroj. Dum la Unua Mondmilito li batalis en la Franca Eksterlanda Legio kaj poste por la Regimento de Alpaj Ĉasistoj. En 1939 li iĝis franca civitano kaj dum la 1939-1945a milito helpis la Francan Rezistadon.

La Franca Prezidanto, Nicolas Sarkozy [pr. Nikola Sarkozi] anoncis la forpason: "Hodiaŭ mi esprimas la profundan emocion kaj senfinan malĝojon de la tuta nacio je la forpaso de Lazare Ponticelli, lasta postvivanto de la francaj batalantoj en la unua mondmilito."

S-ro Ponticelli estis ĉiam rifuzinta la ideon ke oni donus al li ŝtatan funebran ceremonion je sia eventuala forpaso. Antaŭ kelkaj semajnoj, tamen, li finfine konsentis al
"ŝtata funebra ceremonio, sen granda bruego nek granda paradmarŝado, nome de ĉiuj kiuj estas mortintoj, viroj kaj virinoj". Li ne konsentis esti entombigita en la Pariza Panteono insistante ke oni kuŝigu lin en sia familia tombo.

Interese konstati ke li estis vivante en tri jarcentoj - kiom da ŝanĝoj li devis vidi dum lia vivo!

Kiel multaj veteranoj, S-ro Ponticelli longe ne parolis pri siaj spertoj dum la Unua Mondmilito, sed lastatempe li donis kelkajn intervjuojn al ĵurnalistoj kaj lernejanoj, dirante:
"Tiu milito, neniu sciis kial oni faris ĝin. Oni bataladis kontraŭ homoj same kiel ni."

S-ro Lazare Ponticelli - ripozu en paco.

07/03/2008

pli pri domaj problemoj

Nu, mi iom malvolvigas la afero pri la najbara domo (vidu domaj problemoj hieraŭ). Kompreneble la konstruista firmao ne telefonis al mi kiel promesita. Hodiaŭ, do, mi pagis 3 pundojn (ĉ. 6 dolaroj aŭ 4 eŭroj) al la Brita Landa Registrejo por scii la nomon kaj adreson de la posedanto de la domo apud la mia. Mi eltrovis ke ĝin aĉetis geedzoj kiujn mi iomete konas kaj kiuj estas proprietuloj de frizejo en la ĉirkaŭaĵo.

Espereble, do, ni povos kundiskuti la problemojn kaŭzitajn al mia domo sufiĉe amikece.

Ĵeo, en komento pri mia hodiaŭa blogo, klarigis la paŝojn preneblajn en Francio en simila situacio. Bedaŭrinde ne tiel okazas en Britio. Kvankam oni laŭleĝe devus informi najbarojn pri eventuala konstrua laboro, la leĝo ne donas rimedojn al tiu najbaro se la posedantoj ne informas ilin, krom privata leĝa agado kiu sendube multe kostus. La domposedanto ja devas submeti planojn al la loka konsilantaro por konsento, sed la leĝo nur punas se oni ne sekvas la konsentitaj planoj. Do, se mia domo difektiĝus pro la laborado apude, mi devus pagi advokaton akiri Juĝejan Agon pri la afero.

Estas, do, ĉiam pli bone, se eble, pridiskuti problemojn kiel plenkreskuloj unu al la alia. Mi esperas ke tio povus efiki ĉi-foje!

06/03/2008

domaj problemoj

Kun doma posedado venas problemoj! Ne miskomprenu min - mi scias ke mi estas bonŝanca havi la oportunon posedi domon kaj ĝi multe plaĉas al mi. Sed, ve! Foje tio ja pli komplikigas la vivon. Mia domo estas 'terasa' - linio de similaj domoj ligitaj unu al la alia. Unu el la najbaraj domoj estis ekde multaj monatoj neokupita. Nun iu aĉetis ĝin kaj konstruistoj ĉiutage laboras tie. Ŝajne ili komplete rekonstruas la domon interne kaj martelado, klakado, bruado okazas ekde la 7.30-a matene ĉiutage. Fakte, tio ne tro ĝenas min ĉar je tiu horo mi estas jam vekita kaj min preparante por iri al la laboro. (Feliĉe ili ne laboras semajnfine).

Tamen kiam mi atingis mian hejmon post la laboro hieraŭ mi trovis pecetojn de stuko ĉie sur la ŝtuparo en la domo! Tiom da martelado en la flanka domo komencas krakigi la stukon sur la muroj de mia domo! Kompreneble, mi ne estis kontenta!

Laŭ la leĝo, se oni deziras prilabori dividanta muro inter domoj oni devas informi la posedanton de la apuda domo. Ĉu tio okazis? Kompreneble ne!

Do, hodiaŭ, mi klopodis esti kuraĝa kaj iris paroli kun la konstruisto. Kompreneble, li laboras por firmao, kiu laboras por la nova posedanto de la domo, kaj nenion sciis, eĉ ne la nomo de la nova posedanto. Laŭdire, tamen, reprezentanto de la konstrua firmao telefonos al mi ĉion diskuti hodiaŭ. Ĉu tio jam okazis? Kompreneble ne!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...