Rigardu!! Super mia domo (ankoraŭ riparigota) vi povas vidi iom da bluo en la ĉielo!
Ĉi-matena blua ĉielo super mia domo! |
Ankaŭ, post kelk-minuta babilado pri la blua ĉielo, pri la stranga malofte vidata brila globo en la ĉielo, ktp. ili klarigis al mi ke mi ankoraŭ ne bone komprenis pri la biskvitoj :(
Klarigo por vi, do, se iam vi ankaŭ devos dungi dom-riparistojn:
Biskvitoj 'Bourbon' [burbon] ne vere taŭgas kiel ĉokoladaj biskvitoj.
Biskvitoj 'Chocolate Chip' (biskvitoj enhavantaj pecetojn da ĉokolado)
ne vere taŭgas kiel ĉokoladaj biskvitoj.
Bisvitoj duon-kovritaj per ĉokolado preskaŭ
taŭgas kiel ĉokoladaj biskvitoj.
Biskvitoj tute-kovritaj per ĉokolado ja taŭgas kiel ĉokoladaj biskvitoj.
Oni multon lernas kiam oni dungas dom-riparistoj, ĉu ne....?
Biskvito 'Bourbon' NE VERE ESTAS ĈOKOLADA BISKVITO |
Biskvito 'Chocolate Chip' NE VERE ESTAS ĈOKOLADA BISKVITO |
Biskvitoj duon-kovritaj per ĉokolado PRESKAŬ ESTAS ĈOKOLADAJ BISKVITOJ |
Biskvito tute kovrita per ĉokolado JA ESTAS ĈOKOLADA BISKVITO |
Biskvito tute kovrita per ĉokolado JA ESTAS ĈOKOLADA BISKVITO |
Do - mi esperas ke tio klarigis ĉion por vi. Parenteze - la unua vorto kiun mi iam diris estis 'biskvito' (jes, en Esperanto). Mi neniam fakte aĉetas biskvitojn, ĉar se estus biskvitoj en la ŝranko, mi tuj manĝus ilin. Estas torturo devi aĉeti biskvitojn por la dom-riparistoj kaj tiam strebi ne manĝi ilin mi mem. Sed mi ja havas iom da sukceso kun mia per-biskvita-persvadado...
Kaj, do, jen la dom-riparistoj laborante ĉi-matene - hodiaŭ, laŭdire, ili farbos la domon:
4 comments:
Ĉu vi refarbos la verdan steletan superporde poste? Mi memoras ĝin gvati spektante unu el viaj malnovaj filmetoj. =)
Jes, mi kredas ke mi devus, ĉu ne? Sed mi ne scias ĉu farbi ĝin en la sama loko super la pordo aŭ ĉu farbi ĝin sur la pordo mem. Kion vi pensas?
Hmmm, vere mi ne scias kio plej bonus. La ŝajnklavŝtono nature estus bona loko por loki ĝin sed surporde eble estus pli subtila ejo. Eble vi povus trovi stelecan dekoracion kiu taŭgus por meti sur la pordo (poste iom da verdigeco!)?
Jes, mi devos iom pripensi la aferon.
Post a Comment