Pages

13/03/2010

Poma Torto

Hodiaŭ mia koramiko faras la vespermanĝon. Li jam faris bongustegan poman torton por deserto:

ne nur mi estis 'spamita'

Kiam mi verkis mian lastan blogeron (stranga 'artikolo' pri mi), mi ne tuj sciis kiuj estis la sennomaj uloj respondecaj por la 'gazeto' kiun mi menciis.

Nun, leginte la interesan artikolon de Maria Sandelin
'Alvenis spamo' mi ekkomprenas pri kiu ridindaĵo temas.

Mi, do ne malŝparos pli da tempo nek vortoj pri tiu idiotaĵo.

10/03/2010

stranga 'artikolo' pri mi

Hodiaŭ mi ricevis ekzempleron de iu ĵurnalo Femina. Iu verŝajne sendis ĝin al mi ĉar ĝi enhavas artikolon pri mi - aŭ, pli vere, pri mia blogo.

Iom amuzis min la enhavo de la artikolo. La verkant(in)o skribas pri mi, pri mia vivo, pri mia lingvokapablo ne konante min, sed devinante el miaj blogeroj kia/kiu mi devas esti. Amuzege. Ekzemple, tiu sugestas ke mi loĝas sola en la domo de miaj gepatroj kun miaj orfiŝoj. Nu, tion oni povus supozi el kelkaj blogpecetoj. Se malprave. Se mi decidas ne blogi pri ĉiuj aspektoj de mia persona vivo, tiu estas ĉar neniel koncernas la tutan mondon :)

Alia komento "Vi serĉus vane interesajn artikolojn pri politiko". Haha! Feliĉe! Mi laboras dum la tuta tago rilate al politiko. Mi certe ne intencas blogi ĉiutage pri politiko ankaŭ! Jes, la aŭtor(in)o pravas - vi vane serĉos artikolojn pri politiko ĉe mia blogo. Ankaŭ ŝi/li pravas ke vi ne tie trovos modelan lingvouzon. Vi trovos ankaŭ tajperarojn, mankantajn supersignojn pro malbona tajpado, mankantajn akuzativojn sendube (denaskaj parolantoj lernas la lingvajn erarojn de la Esperanto komunumo kiu ĉirkaŭas lin/ŝin).

Kaj kio pri la aserto ke mi laboras kiel tradukisto, ne profesie, sed en/el mian denaskan lingvon. Stulte. Mi fakte ja laboras kiel profesia tradukisto, kun ĉiuj necesaj diplomoj, sed el la franca en la anglan. Oni eĉ pagas min por tio!

La plej amuza afero, laŭ mi, estas ke ĉe la fino de la gazeto estas listo da 'kunlaborantoj', kaj en tiu listo troviĝas mia nomo :) Nu, jes, miaj blogaĵoj estas kompreneble libere legeblaj en la reto. Sed ĉu mi kunlaboris kun iu de tiu gazeto? Ne laŭ mia scio! (Mi eĉ opinias ke estintus iom ĝentile informi min ke oni verkis tiun artikolon, sed ĝentileco ofte ne ekzistas en la mondo).

Nu, mi ĉi tie korektis kelkajn el la plej stultajn erarojn kaj supozojn el la artikolo, kvankam plejparte tio amuzis min ol ofendi min. Tio montras ke se oni provas fari veran raportaĵon el kelkaj elektitaj blogeroj kiujn mi de tempo al tempo verkas, oni fakte faras tre malveran verkaĵon. Mi neniam pretendis aŭ pretendos ke vi legos ĉion pri Eriketo en mia blogo - vi legos kelkajn mallongajn pensojn kiujn mi ial decidas enretigi. Al vi la elekto legi aŭ ne legi!


Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...