Pages

28/04/2008

biera historio

En Britio, kiel en multaj aliaj landoj, plaĉas al ni biero. Ekde 1524, biero en Britio estas plejparte farite el la floroj de la planto lupolo. La lupola planto kreskis en sud-orienta Britio, aparte en la graflando Kent [pr. kent]. Dum la 19-a kaj unua duono de la 20-a jarcentoj lupol-plukado estis teda kaj peniga laboro. Sed por tiuj kiuj loĝis en la malriĉaj kvartaloj de orienta Londono, tiu sezono ofte reprezentis ferion de la kutima vivo. Tutaj familioj forlasis la malpurajn stratojn kaj aeron de Londono kaj vojaĝis al Kent kie ili kampadis kaj lupol-plukis. Estis la sola 'ferio' kiun ili iam spertus. Interesaj bildoj videblas ĉi tie. Inter la lupol-plukantoj estis multaj familianoj el antaŭaj generacioj de la familio de mia patrino.
Pasintan semajnon mi prenis ferion, luis aŭton, kaj vojaĝis kun mia patrino al Kent vidi kie laboris niaj prauloj. En la ĉi-suba bildo vi vidas la urbon Yalding [pr. jolding] kie ofte lupol-plukis la familio. La konstruaĵoj en la bildo kun blankaj konusformaj tegmentoj nomiĝas oast-domoj [pr. oŭst]. Tie oni sekigis la lupol-florojn por poste fari bieron.
Fakte frue dum la 20-a jarcento unu 'branĉo' de la familio de mia patrino transloĝiĝis al tiu urbeto Yalding. La patro estis perdinte sian laboron en Londono pro tro militanta socialismo kaj, do, kun sia edzino kaj juna filo marŝis la 117 kilometrojn al ilia nova hejmo.Ni estis bonŝancaj ke kiam ni vizitis la straton kie pasintece loĝis la pra-onklino de mia patrino, ni eĉ trovis maljunan najbarinon kiu ŝin memoris kaj povis rakonti al ni kelkajn interesaĵojn.

Ankaŭ interese estis la vilaĝa preĝejo. Ni iom ĉirkaŭrigardis ekstere por foti. Kiam ni eniris la preĝejon venis al ni virino demandante ĉu ni deziras pagi kaj supreniri la turon. Fakte mi ne sentis min tre grimpema, sed ni ja pagis niajn 2 pundojn kaj sekvis la ĉiĉeronon al la pinto de la turo.

Ja valoris la penon, ĉar malgraŭ la iom pluva vetero ni povis rigardi la ĉirkaŭajn kampojn kaj pensi pri niaj prauloj kiuj tiom penige tie laboris.Poste, al la vilaĝa trinkejo, por iom da.... divenu!



Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...