Pages

07/04/2020

La Kronvirusa Kroniko 07/04/20 / The Coronavirus Diaries


KORO - strategioj kontraŭ anksio

bildo pri informilo
Dum semajno mi prilaboris projekton kun mia bofratino (klinika psikologo) por sciigi sistemon por malstreĉiĝi en ĉi tiuj strangaj tagoj.  Ni celas ke la informilo estu helpa por ĉiu. Ĝi estas jam uzata ekde kelkaj tagoj en malsanulejoj kaj maljunulejoj en Britio - por helpi stabon, paciencojn kaj familianojn.

Grupo da profesiaj tradukistoj laboris senpage kaj tre bonvole por provizi ekzemplerojn en diversaj lingvoj.  Aliaj lingvoj pretos baldaŭ.

Vi rajtas uzi, disdoni, konigi la informilojn laŭvole. Ili troviĝas ĉi tie.

Pudingulo

Finfine Pudingulo havas interreton kaj telefonlinion! Hura - ni povas denove paroli unu kun la alia!

 

Britio

Ni alkutimiĝas la la 'nova normalo'. Plejmulte homoj ŝajne sekvas la konsilojn resti ĉehejme. La reĝino dimanĉon alparolis la nacion. La ĉefministro enmalsanulejiĝis kaj nun estas flegita en intensa stacio de Londona malsanulejo. En Britio ni ne oficiale havas vicĉefministron - ĉifoje la nomigita deputito estos la Ministro por Eksterlandaj Aferoj.

Mi esperas ke la ĉefministro baldaŭ resaniĝos.  Mi absolute malŝategas lian politikaĉon kaj tute malaprobas lian ĝeneralan sintenon. Tamen mi ne deziras ke iu estu malsana de tiu ĉi terura viruso. Espereble dum lia restado en malsanulejo li spertos kiom valora estas nia nacia sanservo, kiun lia registaro senĉese subfosas.

Distraĵo

Antaŭ unu jaro mi vizitis la bestoĝardenon kie loĝas ĉi tiu porketo kaj renkontis ĝin!




The Coronavirus Diaries: 05.04.2020

 

Focus on ACE

picture of information leaflet
The voluntary project that I've been working on over the past week is now online.  The link provides a poster/handout detailing a simple method for dealing with anxiety and staying calm in the current situation. An amazing international team of professional translators, working pro-bono and donating their time and expertise, have provided versions in various languages, with more coming soon.  You are free to use and share this information as you think is helpful. 

One Little Pig


Met this little micropig last year in Japan :)


No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...