Pages

24/12/2009

En Londono

Mi sidas en mia Londona hotelĉambro kie mi pasigas kelkajn tagojn kun mia frato kaj patrino. Ni alvenis hieraŭ kaj hejmeniros dimanĉon.

Hodiaŭ ni festis Kristnaskon. Ni marŝis al la Londona kvartalo Covent Garden[kovent gaden] kie ni tagmanĝis en bona restoracio. Pro tio, mi ne manĝis tradician Kristnaskan manĝon (meleagron) sed anstataŭe manĝis bovan viandon laŭ la franca stilo – tre bongustis.

Post la tagmanĝo ni revenis piede al la hotelo kie ni donis kristnaskajn donacojn unu al la alia. Mi ricevis diversajn agrablajn donacojn inkluzive kompaktdiskon de ĵazmuziko, kelkajn librojn kaj multe da ĉokolodo. Miaj libroj inkluzivas biografion de la ĉina prezidanto MÁO Zédōng [maŭ cetung] kaj la verkaĵo Norvega Arbaro de la japana verkisto Haruki Murakami, kies verkaĵoj multe plaĉas al mi.

Mia frato sidas sur la lito kaj manĝas fromaĝon kun salitaj biskvitoj. Li spektas malnovan televidserion per la televido. Mia patrino klopodas faris krucvortenigmon. Kaj mi iomete priskribas por vi nian vesperon.

Nun, tamen, mi finos mian blogadon por fari kafon kaj iom legi. Mi deziras al ĉiuj agrablajn Kristnaskajn kaj jarfinajn festojn.


18/12/2009

laboro finita!

Hura! Mi finis mian laboron por la jaro!!

Nu, fakte, mi ne finos ĉe la laboro ĝis venonta merkredo, sed mi ĵus elsendis la lastan raporton kiun mi devis redakti antaŭ la feria periodo.


Mia kunlaboranto kaj mi, do, dekoracias la oficejon, manĝas ĉokoladon kaj kantas Kristnaskajn kantojn... (Feliĉe nia laborestro forestas ĉe kunsido).

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...