Pages

04/11/2009

Montekarlo estas unu el la ses kvartaloj en la princlando Monako. Ĝi estas ankaŭ konata kiel la komenca kaj fina punkto de la Aŭtomobila Ralio de Montekarlo. En la haveno de Montekarlo troviĝas multaj luksaj jaĥtoj:
De la haveno oni povas rigardi supren al Monako-Urbo:
Loĝejoj en Monako estas densaj kaj altnivelaj!

03/11/2009

Palmarboj apud la maro

La itala urbo Ventimiglia [ventimilja] troviĝas nur 7km for de la landlimo inter Italio kaj Francio, do de Nico, kie mi lastatempe feriis, oni atingas ĝin facile per trajno.

Kvankam malgranda, la urbo havas longan historion kaj estas diversaj vidindaĵoj tie, inkluvize Romian teatron kaj belan preĝejon. Ankaŭ estas tie multaj interesaj butikoj.

La malnova parto de la urbo estas konstruita sur monteto:
La plaĝo, kvankam el ŝtonoj anstataŭ sablo, estas trankvila kaj la blua maro estas tre bela.


Ĉie estas palmarboj:

skulptaĵoj ĉe Nico

Dum lastatempa vizito al Nico en Francio, plaĉis al mi la ĉi-subaj skulptaĵoj en la placo Masséna [masejna]. La sep skulptaĵoj troviĝas tie ekde la jaro 2007. Ili estis kreitaj de katalana artisto Jaume Plensa kaj nomiĝas 'konversacio ĉe Nice'.

Dum la nokto, la skulptaĵoj (faritaj el blanka rezino) estas lumigitaj per multkoloraj lumoj.





Dum la tago, la skulptaĵoj estas blankaj - tre belaj kontraŭ la blua ĉielo de Nico.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...