Pages

11/04/2020

La Kronvirusa Taglibro 11.04.20 / The Coronavirus Diaries


Lacas

Hodiaŭ mi sentas min laca.  Mi bone dormas, sane manĝas, kuras, faras jogon, sed fakte la ĝenerala subkaŝanta tensio de la nuna situacio lacigas min. Estas sabato kaj ni havas 3-tagan semajnfinon pro la Paska ferio. Mi kviete ripozu. Mi sidu en la ĝardeno kaj legu.

florantaj arboj
Florantaj arboj apud mia domo

Strategioj kontraŭ anksio

La dokumento 'Strategioj kontraŭ anksio' kiun mi prilaboris, nun haveblas en 15 lingvoj dank' al teamo da profesiaj tradukistoj.  Ankaŭ Thomas, amiko de ĉe Esperanto en Kardifo, lerte pliprofesiigis la retejon por ni, do ĉio nun aspektas multe pli bone.  Dankon al ĉiuj!

Eblas legi la dokumenton ĉi tie.

Distraĵo

Antaŭ multaj jaroj mi kaj Pudingulo malkovris la arton de tradicia japana rakontado 'Rakugo' pere de programo ĉe japana NHK-televido en kiu rolis la rakontisto 'Katsura Sunshine' [Katsura Sunbrilo].  Ni eĉ havis la bonŝancon spekti lin ĉe Londona teatro antaŭ kelkaj jaroj.

Dum tiu ĉi hejmrestada periodo, Katsura Sunbrilo dissendas programojn per Youtube kelkfoje dum semajno en la angla kaj la japana lingvoj. Se vi komprenas tiujn lingvojn, eblas spekti ilin ĉi tie.


The Coronavirus Diaries: 11.04.2020

Tired

Feeling tired today. No real reason, sleeping, eating, exercising properly. Just the general underlying tension getting to me I think. Still, a 3-day weekend, so I think I may devote today to reading in the garden and getting some Vitamin D.

blossoming trees in Ruperra Square
Blossom in Ruperra Square


Coping Strategies

The 'Coping Strategies' document is now up to 15 languages, thanks to hard work by a fantastic team of professional translators and the Welsh version is now up.  Thanks also go to Thomas Preece who's put the website on a much more professional footing for us and sorted out the design and development. Massive thanks to all!

You can view the documents here.

And finally:

Quite a number of years ago we discovered traditional Japanese Rakugo storytelling via the NHK TV programmes of Katsura Sunshine and had the opportunity to see him live in Leicester Square a few years ago.

During lockdown we've really been enjoying his live broadcasts on Youtube, that you can watch here.




No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...