Pages

19/05/2020

La Kronvirusa Taglibro 19.05.20 / The Coronavirus Diaries


Farbado

Hieraŭ mankis al mi laboro, do mi farbis mian litĉambron blanka. Ne tro malplaĉas al mi farbado, sed mi abomenas la pretigadon, purigadon kaj ĝeneralan ĥaoson kiun la tasko kunportas. Sed nun ke estas farite mi devas konfesi ke estas multe pli belaspekta kaj hela. Hodiaŭ, feliĉe, alvenis laboro, do mi ne sentis min devigite fari simile en alia ĉambro!

Re al la 80-aj jaroj!

Mi iris kuradi lunĉhore aŭskultante la albumon Ora Team', kiu, fakte, plejparte havas bonan ritmon por kurado. Samtempe laŭtvoĉe kantadis, kiu havis tre utilan tujan socidistancigan efikon. Mi sukcesis kuri kvin kilometrojn, kiu abunde sufiĉas por hodiaŭ. Nun mi povos memkontente sidi en la ĝardeno (laborante) por la cetero de la posttagmezo.

Ho! Parolante pri Team', post longa serĉado mi trovis foton por montri al vi!

Universala Kongreso ĉe Brajtono, 1989










The Coronavirus Diaries: 19.05.20

Back to the 80s!

Ran around Splott listening to Ora Team - decent rhythms for running to on the whole.  Also sang along loudly. Turns out that Slovak/Esperanto music from the 80s is pretty effective for social distancing when sung loudly and slightly out of tune by a breathless runner. 5km.  Can sit in sunshine (working) feeling smug for the rest of the day now.

Please enjoy the above picture, of me with the band (😂) at the Brighton International Conference in 1989.

08/05/2020

La Kronvirusa Taglibro 08.05.20 / The Coronavirus Diaries


Paco-tago

Hodiaŭ en Britio ni festas la 75-an datrevenon de la fino de la Dua Mondmilito en Eŭropo. Multaj grandaj eventoj estis planitaj ekde longe por komuna festo sed, kompreneble, devis esti nuligitaj pro kronviruso.  Tamen ni ĉiuj havas feritagon hodiaŭ, kaj enloĝantoj dekoraciis la stratojn.


strato kun flagoj

Ĉisube estas mia avo - la patro de mia patrino - la 8-an de majo 1945.  Mia patrino kaj ŝia familio travivis la duan mondmiliton en Londono kaj, do, spertis grandskalan bombadon. Pro tio la festoj estis tre ĝojaj.

mia avo la 8an de majo 1945

Por la familio de mia patro ĉi tie en Kardifo, la pacotago por Eŭropo estis ankaŭ festita.  Kardifo ankaŭ estis bombita ĉar estis grava haveno:

Cardiff blitz

Sed por ili estis malsimile.  Mia patro kaj geonkloj estis ankoraŭ for.  Du geonkloj troviĝis en Hindujo ankoraŭ parto de la milito en Azio. Alia onklo estis marsoldato en la pacifiko. Mia patro troviĝis surŝipo en la mediteranea maro.

mia patro
Paĉjo en 1945
Pro siaj spertoj dum la milito mia patro ĉiam poste forte subtenis pacon.  Li lernis Esperanton surŝipe (per koresponda kurso de la Brita Esperanto-Asocio) kaj poste ĝojis renkonti alilandanojn.  Li tre feliĉis kiam mi, infano, havis korespondantojn tutmonde, aparte pri tiuj en Germanio kaj Japanio, la antaŭaj 'malamikoj'.

Ke tiom da britoj ŝajne malalte taksas la kontribuon de la Eŭropa Unio al paco estas hodiaŭ tristigega afero.

Feliĉe, multaj el ni ankoraŭ kredas je kunlaborado, interkomunikado kaj paco.

Malamikete de las nacjes, 
Kadó, Kadó, jam temp' está!




   







The Coronavirus Diaries: 08.05.20

The 75th anniversary of VE Day here in the UK and despite the lockdown, the flags are out in Splott! Above is also a pic of my maternal grandfather celebrating VE Day in Tottenham, North London, where Mum and her family lived through the Blitz.

Cardiff was also bombed of course, primarily because of the docks, but VE Day for my father's family was a little different. My father and uncles were still away - two uncles in India where the war in the Far East continued - my father (above) on a ship in the Meditteranean.  There he learned Esperanto via correspondence course and became a keen advocate for international communication and cooperation.  He was delighted when I had penfriends around the world as a child, particularly in the former 'enemy' countries of Germany and  Japan.

I hope you have a great day.

dove

02/05/2020

La Kronvirusa Taglibro 02.05.20 / The Coronavirus Diaries


Helikoptero

Helikoptero superflugadas mian kvartalon ekde kelkaj horoj. Supozeble oni kontrolas ke neniu piknikas/festas/tro feliĉas pro la bela sunbrilo.


Nudeloj

Faris nudelojn por mia hieraŭa vespermanĝo:


nudeloj

Televido

Ekde kelkaj semajnoj Pudingulo kaj mi (per Skajpo ĉar ni estas en malsamaj domoj) spektas la trian serion de la franca politika dramo Baron Noir [Nigra Barono]. Ho! La intrigo senĉese densiĝas!
afiŝo

Kaj eĉ pli da kapridoj!

La novnaskitoj (kun pardonpetoj al la anoj de Esperanto en Kardifo!)



The Coronavirus Diaries: 02.05.20

Helicopter

A helicopter has been going round and round for a few hours now. Presumably making sure that we Splott-ites are not up to anything that we shouldn't.

TV

Third series of Baron Noir with the intrigue deepining all the time.   Also, good for revising the French political system.  Is this CPD?  Bound to be I reckon!

And even more cute goats!


Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...