Pages

28/09/2012

Manĝado/trinkado en Parizo

Hodiaŭ mi estis trarigardante la fotojn kiujn mi faris dum mia vizito al Parizo en Aŭgusto.  Mi subite konstatis ke en multaj fotoj mi estis manĝante/trinkante :)  (Tion oni devas fari en Francio, ĉu ne?)  Mi ne montros al vi ĉiujn (mi hontus) sed jen kelkaj:

Abrikota Torto ĉe la restoracio L'Ephémère, Rue de Maine
Glaciaĵo ĉe la somera plaĝo apud la rivero Seine (nur unu estis por mi :))
Kvankam multe plaĉas al mi franca vino, en Parizo oni ankaŭ povas provi multajn bierojn el diversaj landoj:

Belga 'Stefanus' biero
Pasifrukta biero ĉe Au Bureau en Vincennes
Do, vi vidas ke mi ne malsatis nek soifis dum mia ferio!  La venontan fojon mi montros al vi pli 'tradiciajn' ferian fotojn.

25/09/2012

Ĵuria servado

Frue ĉi-jare mi unu tagon ricevis oficial-aspektan leteron. Kiam mi legis ĝin, mi konstatis ke temis pri alvoko partopreni en ĵuria servado.  Ĝis tiu tago mi estis malofte pensinta pri la civitana devo partopreni en ĵuria servado. Fakte, mi estis eĉ forgesinta ke tiu devo ekzistas.  Sed, jes, oni ja alvokis min al tiu devo.

Dum la pasintaj du semajnoj, do, anstataŭ iri al la laboro, mi devis iri al la centra tribunalejo por ĵurianiĝi.

La Tribunalejo
En Anglio kaj Kimrio (en Skotlando kaj Norda Irlando iom malsimilas la juraj sistemoj) tribunalaj verdiktoj per ĵurio ekzistas ekde la jaro 1215.  Multaj diversaj detaloj pri ĵuriaj procesoj troviĝas plurlingve ĉe Vikipedio, do mi ne intencas ripeti detalojn ĉi tie sed intencas iom priskribi mian propran sperton.

La unua mateno de la ĵuria servado (kiu kutime daŭras du semajnojn), ĉirkaŭ po 50 homoj kunvenis en granda ĉambro en la tribunalejo.  Tie oni klarigis al ni niajn respondecojn kaj devojn. En tiu ĉambro ni estos ĉiutage atendonte la alvokon al ĵurio.

De tempo al tempo per laŭtparolilo oni alvokis 15 homojn al unu el la 12 tribunal-ĉambroj en la tribunalejo.  En la tribunal-ĉambro oni tiam lotece elektis 12 homojn el la 15 por fariĝi ĵurianoj.  Ĉiu el la 12 ĵurianoj devis fari ĵuran promeson pri ilia partopreno en la proceso.  Kutime oni atestas je Dio, tenante la Novan Testamenton de la Biblio.  Tamen oni ankaŭ havas la rajton atesti per alia religia libro aŭ fari ne-religian ĵuron.

Poste la tri 'ŝparaj' ĵurianoj forlasas la tribunal-ĉambron por reiri al la atendejo kaj la proceso komenciĝas.

oficiala foto de unu el la tribunal-ĉambroj en la tribunalejo
Dum mia du-semajna ĵuria servado mi partoprenis en ĵurioj por du procesoj.  En la unua proceso ni deklaris la akuziton ne kulpa.  En Britio homo estas laŭleĝe ne kulpa de krimo ĝis persekutanta advokato pruvas lin kulpa.  Tiu proceso daŭris dum 4 tagoj sed la persekutanto ne sukcesis pruvi al ni 12 ĵurianoj ke la akuzito kulpis.

La dua proceso en kiu mi partoprenis daŭris dum nur kelkaj horoj. Tiun fojon la persekutanta advokato rapide montris konvinkajn pruvojn pri la kulpeco de la akuzito, kaj ni deklaris lin kulpa.

Do, kion mi fakte pensis pri tiu sperto?

  • Estis interese vidi ene de la tribunalejo kiu estas bela kaj impona konstruaĵo.  Dum mia tuta vivo mi scivolis kiel aspektas la eno kaj nun mi scias.
  • Estis interese vidi kiel funkcias proceso.
  • Oni renkontas aliajn interesajn homojn en la ĵuria atendejo.
Sed estas ankaŭ:
  • Frustra. Oni devas multe atendi kaj oni neniam scias je kiu momento oni alvokos vin al ĵurio. 
  • Enuiga. La sistemo ŝajnas esti iom kaduka.
  • Deprimiga. Dum du semajnoj oni aŭskultas la plej aĉajn detalojn pri krimoj kiuj okazas en sia urbo ĉiutage.
Estis interesa sperto, sed mi ne malĝojis ĉi-semajne reveni al mia kutima ĉiutaga vivo.  Mi esperas ke ili ne baldaŭ re-alvokos min por tiu devo.



reveno al blogado

Kia somero! Komence de la someraj monatoj (laŭdire junio ĝis aŭgusto en Britio) mi pensis ke mia somero estus trankvila kaj ke mi havus la tempon blogi pri multaj diversaj fakoj.  Finfine, tamen, la pasintaj kelkaj monatoj iĝis tre okupitaj. Vi estos eble leginte mian raporton pri la riparado de mia domo dum julio.  Kiom feliĉa mi estis kiam tio estis finita!

Trankvile mi forvojaĝis al Parizo kie mi pasigis belan ferion (pli pri tio estontece...)  Reveninte hejmen, mi nokte sidis komforte en mia lito legante libron kiam subite mi aŭdis grandan bruon!  Ĉu iu klopodis enveni en la domon? Ĉu akcidento okazis ekstere en la strato? Ĉu simple io falis en la kuirejo?  Malsupren al la teretaĝo mi marŝetis kaj iom post iom konstatis ke la plafono kaj parto de la tegmento en mia banĉambro estis disfalinte.  Estis granda truo tra kiu eblis vidi la malluman ĉielon!  Kia katastrofo!





La sekvantaj semajnoj estis plenaj je tegmento-riparado ktp kaj mi ne intencas ĉion detale priskribi.  Revenis la domriparistoj, biskvitoj estis manĝataj, finfine ne plu estis truo.

Dum julio, la filino de mia koramiko diplomiĝis pri la japana lingvo kaj komence de aŭgusto ŝi ekvojaĝis al Japanio por instrui la anglan lingvon dum kelkaj jaroj.  Ŝi nun tre feliĉe loĝas en la urbo Akiota en la regiono de Hiroŝima. (Tiuj kiuj scivolas pri ŝiaj spertoj tie kaj scipovas la anglan povas legi ŝian blogon).

Hodiaŭ mi revenis al la laborejo post du semajnoj dum kiuj mi devis fari ĵurian servadon.  Verŝajne mi skribos baldaŭ pli detale pri tiu sperto.

Kio ajn okazis? Mi estas brita, do tradicie mi devus mencii la veteron. Unu vorto sufiĉos - aĉa! Krom kelkaj maloftaj sunaj kaj varmetaj tagoj, la vetero estis pluva, malvarma kaj malluma. Oni ĵurnale raportis ke estis la plej malluma somero dum 30 jaroj!  Verŝajne nun mankos al ni ĉiuj la vitamino D.

Nu, la somero finiĝis, mia domo estas riparita, kaj espereble mi havos pli da tempo verki artikolojn ĉi tie.  Ĝis la venonta!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...