Pages

11/12/2012

Fotoj sen kategorio ;)

Kelkaj el miaj feriaj fotoj ne facile enkategoriiĝas (ne temas pri ĝardenoj, nek preĝejoj, nek manĝaĵo, nek flamenko). Jen ili, do, en nekategoriita kategorio ;)

Jen Spongabobo:



Ĉi tiu lacertulo estas farita el... KD-oj!



Hundo pacience atendas:



En Hispanio, Jesús (Jesuo) estas sufiĉe ofte uzata persona nomo. En la angla lingvo mi kredas ke oni tre malofte (se iam) donas tiun nomon, do estas strange por Brito vidi butikon kun la nomo Jesús.



La urso kaj fragarbo kiuj estas la emblemoj de la urbo:



La japana kateto Hello Kitty [halo kiti].



Kun Miĉjo Muso:



Fine, amuzis min ke la jena ĉeno de ludilbutikoj ĉiam havas malgrandan pordon por infanoj flanke al la granda pordo por la plenkresuloj!

Verdaj spacoj

Ofte en grandaj urboj troviĝas belaj 'verdaj spacoj' t.e. ĝardenoj kaj parkoj.  Jen kelkaj kiujn mi trovis en Madrido.

En la ĝardeno 'Sabatini':









En la Parque del Oeste (la Okcidenta Parko): 





Ankaŭ mi vizitis la botanikan ĝardenon:



















Tre agrablaj lokoj por promenadoj, ĉu ne?

05/12/2012

Bicikloj en Madrido

Ne! Mi ne biciklis en Madrido! Mi kredas ke mi timus tion fari - estas tiom da rapida (kaj iom freneza) trafiko. Fakte mi ja vidis kuraĝulojn biciklante, sed neniam mi kuraĝus tie...

Tamen, mi ja vidis interesaĵojn rilate al bicikloj dum mia vizito.

En la fenestro de butikego:



Ĉu boacoj nun uzas biciklojn?

Strato-vendanto:



Apud nia hotelo:



Ĉe la botanika ĝardeno:



Manĝado kaj trinkado en Madrido

Kiam oni vizitas novan urbon, estas bone provi la tieajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Tion, ni kompreneble ankaŭ faris dum nia vizito al Madrido.

Plaĉis al mi havi la oportunon manĝi 'ĉurojn' [churros hispane - pr. ĉuros] kiuj estas faritaj el fritita pasto. Ofte oni trempas la 'ĉurojn' en varman ĉokoladon, kaj estas bongustega.  Jen ne tre flata bildo:



Mia frato ne permesas ke mi montru lian vizaĝon enrete (sen pagi al li monon) do jen lia mano:



Kvankam li decidis trinki kafon kun liaj pastaĵoj, li volis trempi ilin en ĉokoladon - tial li trempis ilin en mian ĉokoladon! Eĉ kiam fratetoj iĝas 40-jaraĝaj, ili daŭre estas fratetoj.

Fakte, en Madrido eblas manĝi multajn diversajn dolĉaĵojn:





Mia frato manĝis pecegon da kuko el citrono kaj meringo.


Ĝintoniko (trinkaĵo da ĝino kun tonika akvo) ĉe la Ĝin-Ĝardeno:


Ofte en trinkejoj oni donas olivojn aŭ arakidojn kun la trinkaĵoj, sed ĉi tie oni donis ankaŭ gumursetojn


Divenu al kiu apartenas la mano... :

03/12/2012

Flamenko

Mi nun revenis al malvarmega Kimrio kaj nur havas fotojn por memorigi min pri mia bonega vizito al Madrido.  Ĉio estis elstara, sed elstarega inter la elstaraĵoj estis viziko al spektaklo de flamenka muziko, kantado kaj dancado.  Ekde longe plaĉas al mi flamenko, sed maloftas la oportunoj spekti ĝin en Kimrio.

Tial, ni ĉeestis spektaklon ĉe la flamenkejo Corral de la Morería kaj tre ĝuis gxin. 

Kvankam fotoj ne montras la tutan flamenkan sperton, mi esperas ke ili donos al vi almenaŭ ideeton pri la vespero:





























Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...