Pages

13/05/2010

Laŭvoje al BK2010

Hodiaŭ mi laŭvojas trajne al Llandudno en norda Kimrio. Morgaŭ komencos la 91a Brita Kongreso de Esperanto. Ĉar ĉi-jare mi membriĝis en la Loka Kongresa Komitato (aŭ plej akurate la Virtuala Kongresa Komitato) la pasintaj semajnoj estis ja iom plenaj da aranĝado.
Fine, ĉio miaflanke estas preta kaj mi nun trafis trajnon al la nordo. Veturi ien en Britio per trajno ofte malfacilas. Mi entrajniĝis ĉe mia urbo Kardifo kaj ĉe la unua haltejo (10km for) ni jam malfruiĝegis. Evidentiĝis ke la trajno estis paneanta do ni ĉiuj devis eltrajniĝi kaj atendi alian trajnon.

Nun, tamen, ni bone progresas laŭ nia vojo. Dum la vojaĝo, por iom esperantigi miajn pensojn, mi legas la verkaĵon « Per motorciklo en tri landoj » de Gösta Henriksson en kiu li, kun 3 geamikoj, veturas al la ĉeĥa respubliko viziti esperantistan amikon. Mi jam legis ĝin, sed ne dum multaj jaroj kaj ĉion forgesis. Estas sufiĉe distra verkaĵo por legi en la vagonaro.

Interese, Gösta priskribas sin kiel ‘trajnisto’ kiu helpas la veturistojn, uzante la vorton « trajno » kun la signifo « helpa veturilaro sekvanta armeon » - mi estis forgesinta pri tiu signifo de la vorto.

Nu, nia vagonaro trapasas la profundan kamparon kaj mi baldaŭ sendube perdos retaliron, do mi finu ĉi tie.
Tvitantoj/pepantoj kiuj interesas pri la Brita Kongreso povas sekvi per #BK2010.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...