Pages

29/11/2005

senkompare alta vivkvalito?

Kio estas senkompare alta vivkvalito? Jen staras la demando. Nu, mi klarigu. Pasintan merkredon la Kimra Nacia Asembleo lanĉis novan strategion por ekonomia evoluado en Kimrio. Estis mia laboro hodiaŭ legi tiun strategion kaj kun miaj kolegoj ĝin resumi.

Kompreneble, tia strategio enhavas multajn altajn celojn rilate al la estonteco kaj al Registara sukceso (kaj nepra re-elekto!) Je la unua paĝo de la strategio mi legas la aserton ke Kimrio nuntempe havas senkompare altan vivkvaliton kaj tiu aserto iom pensigis min.

Nu, mi scias ke tiaj asertoj oni senescepte legas en oficialaj dokumentoj. Kaj fakte mia vivkvalito estas komforta kaj ne malalta. Tamen mi ne loĝas en prospera distrikto de la urbo. Miaj najbaroj ne estas riĉaj kaj baraktas kontraŭ la ĉiutagaj postuloj de la vivo. Laŭvoje al la laborejo mi trapasas dekaron da homoj kiuj dormas surstrate en kartonaj skatoloj. Ĉu por ili Kimrio havas senkompare altan vivkvaliton? Fakte, la politiko de la Asembleo inkluzivas multajn politikojn por plibonigi sociajn kondiĉojn - klara rekono ke kondiĉoj por multaj ne estas idealaj. La Malneta Nacia Produkto estas malalte kompare al aliaj eŭropaj landoj.

Mi ne sugestas ke vivkvalito estas necese ligita al mono. Mi sugestas, tamen, ke ni penu provizi por niaj enloĝantoj hejmon, manĝaĵon kaj iom da digno antaŭ ol sugesti ke la vivkvalito ĉe ni estas senkompare alta.

28/11/2005

mateno apud la rivero Taff

La neĝo kiu falis pasintan vendredon nun entute forfandiĝis. Daŭre estas malvarme, sed la suno brilas. Jen foto kiu montras la riveron Taff kiu trapasas la urbocentron. La stadio estas la Millennium Stadium (Jarmila Stadio) kie ludas la kimra rugbeo-teamo. La jenan foton mi faris ĉi-matene kiam ankoraŭ estis leviĝante la suno.

25/11/2005

Jes neĝis!

Jes, neĝis! Kiam mi vekiĝis je la 6a ĉi-matene, mi tuj rimarkis ke estis neĝinta dum la nokto kaj daŭre neĝis. Post horo, kiam leviĝis la suno, ĉio komencis fandiĝi, do la ĉi-maldekstre bildo montras la ceteron de la neĝo apud mia domo.
Ĉiuokaze, lokaj infanoj sukcesis trovi sufiĉe da neĝo fari neĝbalojn kaj tiel kune neĝbatali. Kelkaj eĉ sukcesis fari neĝhometojn (ĉirkaŭ 20cm altaj). Laŭdire, ili intencis kunporti ilin per la aŭtobuso al la lernejo!


Estis malmulte da neĝo, kompreneble, tamen laŭ tipe brita maniero, estis la sola temo da konversacio dum la kunsido kiun mi ĉi-matene ĉeestis. Ankaŭ autobusoj kaj trajnoj estis ofte malfruaj, kiel tradicie post dufloka neĝofalo en Britio.


Laŭvoje, al la kunsido, mi faris kelkajn fotojn kiuj eble plaĉos al vi.


Ĉi-maldekstre estas la horloĝturo de la urbodomo, vidata tra la kolonoj de la pacmonumento. Sube estas la parko kie troviĝas tiu monumento.





Ĉi-supre estas unu el la konstruaĵoj de la Kimra Nacia Asembleo. Tio ne estas kie estas la debatoĉambroj, sed la oficejoj.

Kaj jen, sube, la parko malantaŭ la kastelo de Kardifo.

22/11/2005

Ĉu neĝos?

Malvarmegas la vetero ekde kelkaj tagoj. Fakte, por iu leganto kiu loĝas en pli norda aŭ pli frosta lando, vi eble ridetos ke mi diras ke estas minus 2 gradoj kaj mi frostotremas. Mi scias ke estas lokoj multe pli malvarmaj ol Kardifo hodiaŭ. Mi, tamen, malvarmas.

Estas konata ŝerco ke britoj konstante parolas pri la vetero. Fakte, pravas ke ni tion faras sufiĉe ofte. Kaj kiam estas nenormale varme aŭ malvarme ni eĉ pli diskutas ĝin. Dum la pasintaj kelkaj tagoj, veterprognozantoj je televido kaj radio prognozas ke antaŭ vendredon neĝos preskaŭ ĉie en Britio (nekutima okazaĵo dum novembro, krom ĉe montaj regionoj).

Mia domo ne enhavas centran hejtadon. Tamen unu ĉambro enhavas belegan kamenon kaj ĉiutage mi rapidas hejmen fari bonan karban fajron varmiĝi. Se neĝos, mi intencas resti varme en la lito!

09/11/2005

konfitaĵo

Kolego 1 hodiaŭ alportis por mi kaj Kolego 2, donacojn. Konfitaĵo de la franca kompanio St Dalfour. Multe plaĉas al ni ĉiuj tiu konfitaĵo ĉar estas farita sen aldona sukero - nur la naturaj sukeroj de la frukto dolĉigas la konfitaĵon. 18 diversaj aromoj haveblas. Plaĉas al mi manĝi tia konfitaĵo ŝmirita sur freŝa pano. Kolego 2 preferas kirli ĝin en tradician rizpudingon.

Tiuj donacoj instigis longan diskuton pri niaj preferataj dolĉaj konservaĵoj. Multe plaĉas al mi oranĝa marmelado. Kolego 1 rifuzas manĝi konfitaĵon farita de rabarbo. Kolego 2 manĝas ĉion kaj volas scii pli pri diversaj konfitaĵoj en aliaj landoj. Al vi, do, respondi, se vi havas similajn specialaĵojn ĉe vi.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...