Pages

15/02/2010

Parolantoj de la kimra lingvo povas nun lerni Esperanton per tiu lingvo. La nova Mini-Cwrs (minikurso) nun haveblas. La kosto estas po £2.00 (inkluzive de sendokostoj ene de Britio). Por pli da informoj kaj por aĉeti, retmesaĝu>!

Welsh speakers can now learn Esperanto via the new Mini-Cwrs in that language. The book costs £2.00 (including P&P in the UK). For more information and to buy, email here>.


Mae siaradwyr y Gymraeg yn gallu dysgu'r iaith Esperanto trwy'r mini-cwrs newydd. Mwy o wybodaeth gan ebost.

07/02/2010

Esperanto en Kardifo

Pasintan sabaton (la 6-an de februaro), ni en la Esperanto-Societo de Kardifo havis la plezuron bonvenigi al Kardifo pli ol 20 membroj de Junularo Esperantista Brita. La retejo de BBC eĉ faris artikolon pri la renkontiĝo (en la angla) ĉi tie.




Post renkontiĝo kaj babilado en urbocentra trinkejo, ni kune manĝis. Fakte la manĝejo povis doni al ni la tutan supran etaĝon de la restoracio, kiu estis utile.
La grupo inkluzivis gejunulojn el Brazilio, Slovakio, Francio, Hungario, Ukrainio kaj, kompreneble multajn anglojn kaj kelkajn kimrojn.
Ni bonŝancis ke estis suna tago, sen pluvo (malkutime por Kimrio dum februaro), do ni Kardifanoj povis montri nian urbon al la vizitantoj.
Ni poste, kompreneble, trovis alian trinkejon por babilado. Fakte, mi aŭdis ke kelkaj el la gejunuloj trinkejumadis ĝis la 5-a matene! Sed mi tro maljunas por tio :-)
Estis tre agrabla tago kaj ni esperas ke estontece la grupo decidos denove viziti nin.
© H.Eason 2010

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...