Hieraŭ mi revenis hejmen post kelktaga foresto kaj trovis en mia leterkesto bondezirkarton de reta joga lernejo, kies lecionojn mi ofte sekvas.
Mi unue faris jogon kiam mi estis juna infano kaj rigardis mian patron praktiki jogon ĉiutage. Je tiu epoko mi ne konstatis kiom malofta estis havi jogo-farantan paĉjon dum la 1970-aj jaroj. Fakte ests eksterlanda Esperantisto kiu unue sendis al Paĉjo libron pri jogo en la mezaj 1950-aj jaroj. Li rapide interesiĝis pri la filozofio kaj praktikaj ekzercoj. Kaj estis Paĉjo kiu unue instruis al mi jogon helpe de libro pri jogo por infanoj.
Mi rekomencis praktiki jogon 'serioze' antaŭ 10 jaroj (kiam mi diras 'serioze' tio signifas ke mi faras jogon po 4 aŭ 5 fojon dum semajno). Lastatempe, tamen, estas tre malfacile por mi ĉeesti 'tradiciajn' jogo-klasojn pro laboraj kaj familiaj respondecoj. Antaŭ kelkaj jaroj mi trovis, unue per YouTube, la enretajn jogajn klasojn de nederlandino Esther Ekhart. Post iom da tempo, ĝuinte ŝiajn senpagajn klasojn, mi decidis aboni al ŝia retejo ĉe Ekhart Yoga [ekhart joga] por havi la eblecon fari ĉiujn diversajn klasojn.
Estis, do, de la teamo ĉe Ekhart Yoga ke mi ricevis la sekvan bondezirkarton:
"Ĉiuj ĉe EkhartYoga deziras al vi fizikan taŭgecan, sanan, flekseblan kaj, super ĉio, tre feliĉan 2015! |
Plaĉas al mi fari jogon por multaj kialoj. Kiam mi estas farinte la fizikajn ekzercojn mi sentas min pli malstreĉigita kaj pli bone dormas. Mi ankaŭ trovas ke tio multe helpas malpezigi miajn ŝultrojn post longa tago ĉe mia labortablo en la oficejo. Simile, mi kredas ke la spirekzercojn helpas mian astmon. Ankaŭ meditato (aŭ preĝado) helpas trankviligi la animon mi trovas kaj ĉar mia vivo enhavas kelkajn stresigilojn nuntempe, tio certe ne estas malbona afero.
Mi scias ke en la okcidento ni ne vere praktikas jogon kiel en la originalaj landoj. Tamen mi trovas ĝin utilan sanigilon mense kaj fizike.
La enretaj klasoj ĉe EkhartYoga estas en la angla lingvo. Se vi ŝatus provi ilin, rigardu ĉe YouTube aŭ sekvu kelkajn senpagojn klasojn ĉe la retejo mem. Se vi preferus sekvi klason en via propra lingvo, mi certas ke vi trovos ie en la reto! Eble iam eĉ ekzistos en Esperanto!
Kiam mi faras jogon ;) |
No comments:
Post a Comment