Mi multe pripensis tiujn vortojn de mia paĉjo dum la horoj ekde kiam mi pli frue hodiaŭ legis pri la forpaso de japana samideano Takeŝi Jagi.
En junio 2011, mi kun Takeŝi Jagi (dekstre en la foto) kaj amiko Bonulo (meze) |
Liajn pepaĵojn (simile kiel multajn el via pepaĵoj, karaj geamikoj) mi montris al miaj lernantoj ĉe la Esperanto klubo, por montri al ili ke ekzistas Esperantistoj alie en la mondo ol nur en nia urbo. Ni ridis legi ke li banigis sian katon (ni ne faras tion en Britio!); ni lernis japanajn esprimojn kiel "eniri bonan varmegan akvon" kiam oni banas sin.
Kiam okazis la terura tertremo kaj cunamo en nord-orienta Japanio en 2011, mi admiris la laboron kiun Takeŝi, kun aliaj, sperte faradis en la damaĝita regiono. Multon li klarigis tiam kaj dum la sekvantaj monatoj kaj jaroj, pri la evoluanta situacio tie kaj la daŭraj bezonoj. Oni povis kompreni ke vidi kaj agadi en tiu situacio multe tuŝis lin.
Kaj, kompreneble, mi ofte miris kiam mi rigardis la belajn fotojn kaj filmetojn kiujn li faris dum siaj montvojaĝoj. Oni rapide konstatis kiom li amis la naturon, la montojn, la belajn japanajn pejzaĝojn.
Mia doloro lerni pri la forpaso de Takeŝi Jagi estas vere nenio kompare kun tio de tiuj kiuj amis lin, konis lin, vivis, laboris, kun li. Al ili mi sendas miajn elkorajn koncolencojn, aparte al liaj familianoj.
Mia patro pravis - per Esperanto oni trovas multajn geamikojn trans la mondo. Ĉiuj el ili iel pliriĉigas la vivon; ilia malapero lasas truon. En la ĉi supra foto mi ridetas - hodiaŭ kiam mi rigardas ĝin mi sentas ke mi pli ŝatus plori. Amiko nia, Takeŝi Jagi - ni ne forgesos vin. Ripozu en paco.
1 comment:
Saluton.
Mi eksciis lian subitan forpason per via artikolo.
Dankon, por via sciigo....
Jam pasis monatojn...
Li estis estiminda persono, sed mi neniam vidis lin. Tre bedauxrinde.
Post a Comment