Pages

05/03/2013

Interesa poŝtkarto

Dum la unua mondmilito, mia avo estis alvokita al la brita armeo kaj batalis en Francio.  Komence de septembro en 1915, li estis vundita. Li estis laborante en fosaĵo en la kampoj de norda Francio kiam kuglo frapis lin en la brusto kaj vundis lin.

Oni sendis lin al la brita armea hospitalo kiu troviĝis ĉe Étretat apud la maro en  Francio.  Post kelksemajna ripozo tie, oni resendis lin batali en la fosaĵoj. Jen la poŝtkarto kiun li sendis al mia avino por diri al ŝi ke li estis resendota al la batalfronto:



Sendube la foto sur la poŝtkarto datiĝis de antaŭ la milito.  La kostumoj de la homoj sur la plaĝo estas tre interesaj. Aparte interesas min la knabinetoj kiuj banetas sin en la maro ĉe la maldekstra flanko de la bildo - rigardu la vestaĵojn!  Pezajn nigrajn robojn kaj ĉapelojn ili portas.

Je la alia flanko de la poŝtkarto, mia avo skribis mesaĝon al la edzino.  Estas interese por mi ĉar je tiu punkto en 1915, mia avino loĝis ĉe la familia domo kie mi nun ankaŭ loĝas. En la superdekstra angulo oni vidas la subskribon de la komandanta oficiro kiu kontrolis la skribitan mesaĝon antaŭ forsendo.



La mesaĝo sur la karto:

"Kara Nance [pr. 'Nans' - mia avinjo nomiĝis 'Anne' - ofte oni uzis la alnomon Nance anstataŭ la pli formala Anne]
Jen poŝtkarto por informi vin ke mi foriros de la Bazo [kie troviĝis la armea hospitalo], do vi povas vidi ke iu ŝanco ke mi venos hejmen forflugis, sed mia karulino, ne malfeliĉu ĉar oni ne ĉiam havas elekton en la armeo.  Karulino ne reskribu al mi ĝis vi aŭdos de mi.  Do karulin' mi adiaŭas vin por la momento. Mi ankoraŭ estas via amanta edzo Fred [lia nomo estis Frederick aŭ Frederiko]. Kara mia, mi esperas ke vi kaj la bebo bone fartas."

La bebo estis ilia unua bebo, mia onklino.  Feliĉe kvankam mia avo estis resendita tuj al la batalfronto, li finfine revenis hejmen en 1919 post preskaŭ 4 jaroj en la armeo kiam li konatiĝis kun lia filineto por la unua fojo.

2 comments:

Unknown said...

Saluton kara Eriketo,
Kia interesa kaj kortuŝa rakonto. Mia avo (la patro de mia patrino) ankaŭ batalis dum la unua mondmilito. Tamen mi malmulte scias pri liaj travivaĵoj. Post sia reveno li mortis pro la hispana gripo.

Eriketo said...

Interesa. Sed kia tragedio reveni de la milito kaj tiam morti pro gripo!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...