Pages

07/01/2013

Kukoj

Ĉi-matene ni havis nian laborejan planadan kunsidon ĉe kafejo/dolĉaĵejo en alia kvartalo de la urbo.  Ekde kiam mi aŭdis pri ĉi tiu franca-stila kuko-vendejo mi volis provi ĝin kaj do sugestis al miaj kunlaborantoj ke estus bona ideo forlasi la oficejon kaj pridiskuti laboraĵojn en agrabla ejo.

Jen kio ni manĝis:

Mi - torto kun pomoj, pistakoj kaj cidonio:


Kolego 1 - pomtarto:


Kolego 2 - framba kremtorto:


Estis tre agrabla kunsido kun bongustaj kukoj. Ho jes, ankaŭ ni iomete laboris ;)




No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...