Pages

06/03/2013

Pri Avĉjo Fred

Hieraŭ mi verkis iom pri mia avo, Fred Eason [fred ison] kaj pri liaj spertoj dum la unua mondmilito. Jen lia foto, farita antaŭ lia foriro al la milito frue en 1915. Li havis 24 jarojn.

Mia avo en 1915
Fakte mi neniam konis mian avon. Li mortis, 64 jaraĝa longe antaŭ mia naskiĝo.  Ŝajnas al mi, tamen, ke li estis tre interesa viro.

Li naskiĝis en la jaro 1890 en domo nur 250 metroj de kie mi nun loĝas. Lia patro estis de la graflando Somerset en Sudokcidenta Anglio kaj lia patrino de la urbo Newcastle en Nordorienta Anglio. Ambaŭ gepatroj venis al Kardifo en antaŭaj jardekoj ĉar je tiu epoko la urbo prosperis kaj facile troveblis laboro.

Mia praavo estis profesia ĝardenisto kaj li uzis siajn kontaktojn kiuj ankoraŭ kreskigis legomojn kaj florojn por krei sian propran butikon vendante tiujn produktojn. Mia praavino helpis en la vendejo kaj mia avo naskiĝis en ilia malgranda apartamento super la butiko.

Mia avo estis preskaŭ tute memedukita.  Li forlasis la lernejon je la aĝo de 11 jaroj, kiel ĉiuj aliaj infanoj en malriĉa kvartalo de la urbo kaj eklaboris en la butiko. Tamen li daŭre legadis kaj pruntis librojn el la publika lernejo. Rapide kreskiĝis lia intereso pri scienco kaj tekniko kaj finfine li persvadis lokan forĝiston dungi lin kiel metilernanto.  

Ne tiom interesis lin la tradicia forĝado, tamen. Li rapide konstatis ke estus posteno por tiuj kiuj scipovis labori kun fero en la rapide kreskanta ŝipkonstruada industrio ĉe la Kardifa haveno.  Kaj fakte, dum lia tuta vivo, krom dum la militaj jaroj, li ja laboris en la havena kvartalo kiel ŝipforĝisto.

Ĉehejme mi ankoraŭ havas lian kajeron en kiu li kalkulis kiel hejti diversajn metalojn por krei ŝip-partojn kune kun teknikaj libroj, ĉiuj enhavante liajn krajonajn notojn.

Kvankam li laboris dum sia tuta vivo en la haveno, li timis la maron. Kiam lia filo, mia patro, foriris al la mararmeo dum la dua mondmilito, li ordonis lin neniam subferdekiĝi - promeson kiun mi supozas ke mia patro ne povis plenumi...
Miaj geavoj dum la fruaj 1950aj jaroj
Mi ne konis mian avon, sed lia influo estas ĉie en mia domo. En la subŝtupara ŝranko ankoraŭ troviĝas kelkaj el liaj iloj, en la kuiriejo estas la bakŝtono kiun li faris el fero kaj sur kiu mi kuiras tradiciajn kimrajn kukojn, en la librobretaro troviĝas multaj el liaj libroj.  Super ĉio, kiam ajn mi stresiĝas pro farendaj taskoj, mi memoras ke mia onklino ĉiam klarigis al mi ke en similaj cirkonstancoj Avĉjo kutimis diri - "ne maltrankviliĝu - se vi ne povos fini la taskon hodiaŭ, morgaŭ estos nova tago - nenio estas tiom grava ke necesas stresiĝi pri ĝi."  Saĝa viro, ĉu ne?

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...