Pages

25/09/2012

reveno al blogado

Kia somero! Komence de la someraj monatoj (laŭdire junio ĝis aŭgusto en Britio) mi pensis ke mia somero estus trankvila kaj ke mi havus la tempon blogi pri multaj diversaj fakoj.  Finfine, tamen, la pasintaj kelkaj monatoj iĝis tre okupitaj. Vi estos eble leginte mian raporton pri la riparado de mia domo dum julio.  Kiom feliĉa mi estis kiam tio estis finita!

Trankvile mi forvojaĝis al Parizo kie mi pasigis belan ferion (pli pri tio estontece...)  Reveninte hejmen, mi nokte sidis komforte en mia lito legante libron kiam subite mi aŭdis grandan bruon!  Ĉu iu klopodis enveni en la domon? Ĉu akcidento okazis ekstere en la strato? Ĉu simple io falis en la kuirejo?  Malsupren al la teretaĝo mi marŝetis kaj iom post iom konstatis ke la plafono kaj parto de la tegmento en mia banĉambro estis disfalinte.  Estis granda truo tra kiu eblis vidi la malluman ĉielon!  Kia katastrofo!





La sekvantaj semajnoj estis plenaj je tegmento-riparado ktp kaj mi ne intencas ĉion detale priskribi.  Revenis la domriparistoj, biskvitoj estis manĝataj, finfine ne plu estis truo.

Dum julio, la filino de mia koramiko diplomiĝis pri la japana lingvo kaj komence de aŭgusto ŝi ekvojaĝis al Japanio por instrui la anglan lingvon dum kelkaj jaroj.  Ŝi nun tre feliĉe loĝas en la urbo Akiota en la regiono de Hiroŝima. (Tiuj kiuj scivolas pri ŝiaj spertoj tie kaj scipovas la anglan povas legi ŝian blogon).

Hodiaŭ mi revenis al la laborejo post du semajnoj dum kiuj mi devis fari ĵurian servadon.  Verŝajne mi skribos baldaŭ pli detale pri tiu sperto.

Kio ajn okazis? Mi estas brita, do tradicie mi devus mencii la veteron. Unu vorto sufiĉos - aĉa! Krom kelkaj maloftaj sunaj kaj varmetaj tagoj, la vetero estis pluva, malvarma kaj malluma. Oni ĵurnale raportis ke estis la plej malluma somero dum 30 jaroj!  Verŝajne nun mankos al ni ĉiuj la vitamino D.

Nu, la somero finiĝis, mia domo estas riparita, kaj espereble mi havos pli da tempo verki artikolojn ĉi tie.  Ĝis la venonta!

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...