Pages

09/01/2008

bananoj estas AĈAJ!

Mi malŝategas bananojn. Mi pardonpetas se vi estas banano-manĝanto kaj tiu aserto ofendas vin, tamen ili vere estas diablaj fruktoj .

Mi memoras ke kiam mi estis infaneto mi foje manĝis bananajn sandviĉojn, sed nun mi pli saĝiĝis kaj ne plu tuŝas tiujn aĉaĵojn.

Jes, jes, mi scias. Bananoj estas tre bonaj por la sano: energidonaj kaj digestigeblaj. Ili enhavas
kalion, B-vitaminojn kaj aliajn necesajn nutraĵojn.

Laŭ mi, ili tamen gustas tre malbone. Ili ankaŭ fetoras kaj stinkas! Ne nur tio, la teksturo esta
s ŝlima kaj ŝvelmolaĉa. Strange, ne tro malplaĉas al mi sekigitaj bananaj pecoj, do eble vere estas la teksturo kaj odoro de freŝaj bananoj kiuj plej ĝenas min.

Ĉe la oficejo, Kolego 2 emas manĝi multajn bananojn ĉar plaĉas al li fari sporton. Li klopodas ilin manĝi sekrete ke mi ne rimarku tion kaj koleretiĝi, tamen mi scias kio okazas.

Sufiĉe! Oni ne plu rajtas fumi en oficejo, oni ankaŭ ne rajtu manĝi bananojn tie! Bananaj malŝatantoj de la mondo, unuiĝu!

4 comments:

Anonymous said...

Kara bananmalŝatisto, kiel mi komprenas vin ! Mi tute malŝatas la bananan odoron, kaj plie la bananan guston !

Bananmanĝisto, ĉesu mangi bananon publike ! Pripensu al la aliaj !

Anonymous said...

Ne sentu vin tiel ekscentra :) Ĝis la edziniĝo de mia plejaĝa filino, mi neniam divenis, ke estas homoj kiuj malŝategas *oranĝojn*. Sed mia bofilo simple ne povas toleri ilin; nek mandarinojn. Ili serioze naŭzas lin.

En lia kazo estas tre evidente, ke temas pri la aromo.

Ken

zooplah said...

Mi fojfoje manĝas bananojn kaj vi ne ofendas min. Bananoj estas manĝindaj, sed ne estas mia favorata speco de frukto; mi preferas oranĝojn, iajn berojn, pomojn k.t.p. La banano ne estas fakte tiom bona por onia sano, ĉar la kvanto da sukero.

Felipe Queiroz said...

Mi ne kredas!!! Mi estas bananoamanto, brazilano, kaj ne kredus ke ekzistas personoj kiuj tiel malamegas bananojn! Tamen mi ŝatis vian sincerecon
:)

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...