Pages

03/01/2008

Feliĉan Novan Jaron (iom malfrue!)

Iom malfrue mi deziras al vi ĉiuj feliĉan novan jaron 2008.

Mi malmulte blogis lastatempe - ĉe la laboro mi estis tre okupita kaj ankaŭ devis aranĝi multajn aferojn por la jarfinaj festaĵoj de Kristnasko kaj la Nova Jaro.

La 31-an de decembro mi iris kun amiko en la urbocentron kie estis festaĵoj rilate al la jarfino/jarkomenco inkluzive Grandan Radon (kvankam mi tro timis eniri ĝin!)

Je Kristnasko, mia patrino kaj frato venis festi ĉe mia domo, kaj la 27-an de decembro alvenis multaj familianoj kaj geamikoj viziti nin. Kiuj interesas povas spekti fotojn ĉi tie (vi trovos min per la nomo Heather).

Bedaŭrinde, politike kaj internacie la jaro malbone komenciĝis - la novaĵtitoloj en Britio, same kiel en multaj landoj, koncentriĝas sur problemoj diversloke inkluzive Pakistano kaj Kenjo.

Mi, tamen, lasi vin hodiaŭ kun io iom pli pozitive - mi ĉi-matene rete trovis la jenan poeman deklamon de la Zamenhofa poemo La Vojo kaj esperas ke ĝi plaĉos al vi.

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...