Pages

20/07/2007

vintra julio

Pluvegas. Fakte, pluvas ekde semajnoj kaj semajnoj. Junio estis la plej malseka monato ekde kiam oni ekregistris veterstatistikojn. Ja estis kelkaj duontagoj aŭ horoj da sunbrilo, kaj eĉ kelkaj minutoj da blua ĉielo, sed plejparte estis kaj estas pluva, nuba, tondra, fulma kaj veteraĉa.

Hodiaŭ estas tiom malluma ke ni devis ŝalti ĉiujn lumojn en la oficejo eĉ povi legi kaj skribi.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi aĉetis belajn ruĝajn sandalojn. Mi obstinas porti ilin malgraŭ la vintreca klimato. Miaj piedoj do malsekiĝis, frostiĝis kaj bluiĝis. Mi absolute rifuzas kredi, tamen, ke meze de julio mi devus porti vintrajn vestaĵojn.

Sola bona afero - en ĉiuj butikoj oni jam elvendas somerajn vestaĵojn je malalta prezo. Se somero finfine alvenos, mi estos preta!

2 comments:

Anonymous said...

Mi ŝatas vian blogon multe pli bone ol la multaj kiuj temas pri tedaj fakaj ideoj. Via blogo estas reala kaj temas agrable pri la vetero kaj ĉiutagaj detaloj de la vivo.


sincere, Marko mlewist2@yahoo.com

Anonymous said...

Vi estas kimro, vi devas scii ke la kimra vorto por julio (Gorffennaf) signifas fino de somero (gorffen haf). Prave, cxu ne?

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...