Pages

23/07/2007

akvo ĉie

Daŭre pluvas. Feliĉe, ĉe Kardifo kie mi loĝas ĝis nun ne kaŭzas tro da problemoj. Mia ĝardeno marĉiĝis kaj mi ĉi-matene trempiĝis laŭvoje al la laborejo, sed plejparte ĉio funkcias normale. Tio ne estas la kazo en la graflando Gloucestershire (pr. glosteŝir), proksimume 100 kilometroj for de mia urbo, kie estas teruraj inundoj.

Almenaŭ 150,000 hejmoj estas sen freŝa akvo pro inundo ĉe akvo-traktejo. 40,000 hejmoj estas sen elektro. Multaj ĉefvojoj estas blokitaj kaj diversaj trajnlinioj ni funkcias. La armeo estis alvokita helpi provizi akvon kaj manĝaĵon al
tiuj algrundigitaj pro la akvo.

Ankoraŭ pluvas. Mi forte esperas ke baldaŭ ĉesos!

1 comment:

Anonymous said...

Kara Eriketo, Mi ege cxagrenigxis kiam mi vidis tiujn bildojn en la retejo de Guardian. Cxu via loko estas netusxita de inundo? Cxu vi fartas bone?

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...