Pages

28/06/2007

Kurado por la Vivo 2007

Hieraŭ vespere (kiel mi jam menciis al vi) mi partoprenis en la Kurado por la Vivo. Tio estas kurado-kurso de 5 kilometroj enspezi monon por esplorado kontraŭ kancero.

Vi scias ke mi iom maltrankviliĝis pri la vetero. Fakte frue dum la vespero, PLUVEGIS! Feliĉe, duonhoro antaŭ la komenco de la kurado, ĉesis la pluvo kaj aperis la suno. Kvankam la tero estis iom kota, ne estis tro glita, kaj la kondiĉoj favoris kuradon. Nek tro varme, nek tro malvarme.


Entute ĉirkaŭ 6500 personoj partoprenis la eventon. Mi sukcesis fari la kuradon en 35 minutoj, 12 sekundoj. Tio estis 4 minutoj pli rapide ol la pasintan jaron. Mi ricevis medalon ĉe la fino kaj hodiaŭ decidis porti ĝin en la oficejo (!) Entute mi enspezis 130 britajn pundojn por la Asocio por Esplorado kontraŭ la Kancero. Grandan dankon al ĉiuj kiuj kontribuis!

6 comments:

Fortikaĵulo said...

Vi havas tre simpatian vizaĝon. Saluton!
Irnerio
(Mi sincere diras ĉar mi povus esti via patro)

Anonymous said...

Bonega! Mi gratulas vin.
de panjo

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS said...

Gratulon pro via sukceso.

Genoveva said...

Gratulon, bonega

Anonymous said...

Gratulon, tamen mi emas komenteti...

Tiu evento estas kontraux mamkancero. Estas jam multege da publikigo kaj donacpetoj pri tio. Dume, virrilataj kanceroj mortigas preskaux egale multe da homoj kiel la inrilataj, sed oni apenaux diskutas ilin, nek organizas similajn eventojn. Kial ne?

Eriketo said...

Mi dankas por la cxi- supra anonima komenteto. Tamen, mi sxatus klarigi ke la kurado estis por gxenerala enspezo al esplorado kontraux cxiuj kanceroj, ne nur virinaj kanceroj kiel mamkancero. Cxi-jare, fakte, la organizantoj multe parolis pri virkanceroj kaj multegaj partoprenantoj en la kurado kuris memore al tiuj kiuj mortis de multaj diversaj kanceroj. Mi kredas ke antaux jaroj kiam komencis Kuru por la Vivo ja temis pri mono kontraux mamkancero. Bonvole noti, tamen, ke tio ne plu estas la kazo.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...