Antaŭ kelkaj tagoj mi blogis pri la Eŭrovido-kantokonkurso kaj klarigis pri la konkurseto kiun mi kun geamikoj faras en kiu ni klopodas antaŭdiri la gajnontojn. Nu, pasintan vesperon okazis la duon-finalo de la kantokonkurso. Post tio, mi povas raporti ke la poentoj estas jenaj: Mi - 4 poentoj Kolego 1 - 4 poentoj Kolego 2 - 3 poentoj Do, neniu el ni tre bone antaŭdiris. Hodiaŭ ni klopodas predikti la rezultojn por la morgaŭa finalo. Mia preferata kanto ĝis nun estas tiu de Hungario, kiun vi povas aŭdi ĉi tie.
Kiu gajnos la ĉokoladan prezon? Ĝis baldau...
4 comments:
hodiau la 13an de majo ni scias ke ne la angla lingvo taugas same bone kiel la slava lingvo.
Kaj la latvoj kantis itale!!!
Do venontjare eble esperanto same bone taugos. Ni vidu!
Kanto en Esperanto je 2008? Ne povas pli malbona ol la kantoj de 2007...
saluton,
ĉu iu progonozis la venkon de serbio?
ĝis
Kiu tradukos "Molitva" esperanten?
Iu serba espisto?
Kiu kantos g'in? Jomo(slavumas)?
Post a Comment