Pages

02/05/2007

Eŭrovido-Kantokonkurso 2007

Ĉiun jaron, mi spektas la Eŭrovido-Kantokonkurson. Jes, estas multaj ĉiamaj debatoj politikaj, lingvaj, kulturaj pri tiu konkurso, tamen estas ankaŭ tre amuza vespero, plejparte por ni en Britio pro la angla-lingva komentario ĉiam farita de Terry Wogan. Dum la lastaj jaroj, miaj geamikoj kaj mi havas la kutimon fari konkurseton inter ni. Ne, ni ne kantas. Ni provas antaŭdiri kiuj konkursantoj gajnos la konkurson. Tiu el ni kiu plej akurate antaŭdiras, gajnas Mars Bar ĉokoladon.La finalo de la Eŭrovido-Kantokonkurso okazos sabaton la 12-an de majo. Aŭtomate kvalifikiĝos por la finalo la dek landoj kun la plej multo da poentoj en la konkurso pasintjare. Ankaŭ aŭtomate kvalifikiĝos la kvar landoj kiuj multmone subtenas la konkurson, t.e. Britio, Francio, Germanio kaj Hispanio. Por la finalo, do, ni jam scias ke konkursos:

Armenio
Bosnio-Hercegovino
Britio
Finnlando
Francio
Germanio
Grekio
Hispanio
Irlando
Litovio
Rumanio
Rusio
Svedio
Ukrajno.

Dek aliaj landoj partoprenos la finalon. Ili estos elektitaj el la 28 partoprenantoj de la duonfinalo kiu okazos ĵaŭdon la 10-an de majo. Tiuj partoprenantoj estos (laŭ la ordo laŭ kiu ili konkursos):

Ĉeĥio
Danio
Hungario
Malto
Respubliko de Makedonio
Estonio
Nederlando
Bulgario
Portugalio
Andoro
Belgio
Aŭstrio
Islando
Svislando
Slovenio
Pollando
Kroatio
Montenegro
Serbio
Albanio
Moldavio
Belorusio
Norvegio
Israelo
Kartvelio
Kipro

Hodiaŭ, do, miaj kunlaborantoj klopodas antaŭdiri kiuj el la 28 ili kredas eniros la finalon. Ili avide aŭskultas kaj spektas la kantojn ĉe Eurovision 2007.

Se vi volas ankaŭ sendi viajn antaŭdirojn por la duonfinalo, bonvolu (al sprigofheather2002 ĉe yahoo.co.uk)! Antaŭdirojn por la finalo ni ĉiuj devos fari vendredon la 11-an de majo.

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...