Pages

06/07/2006

la familio Eason kaj la industria revolucio

Kara amiko Beĉjo respondis al mia lastatempa blogo La Praula Tero per du demandoj, al kiuj mi provos respondi ĉi tie. Mi estis skribinte pri miaj prauloj kiuj estis unue terkultivistoj kaj poste uzinlaborantoj. Beĉjo demandas:

1. Ĉu tiu transformiĝo de terkultivistoj al laborantoj de uzinoj estis okazata pro la industria revolucio?
2. Ĉu la familio Eason laboris sur teroj de aliaj au ili mem posedis terojn?

Nu, responde al tiuj demandoj, mi dirus ke plejparte, jes, la industria revolucio havis grandan influon sur la vivo de miaj prauloj. Mia pra-pra-pra-avo Samson Eason, kiu naskiĝis en 1801 laboris kiel terkultivisto por granda familio kiu posedis multajn terojn. Plejparte li kreskigis fruktojn kaj legomojn. Kelkaj el la kuzoj de Samson ja posedis iomete da tero, sed bedaŭrinde ne sufiĉe por enspezi riĉecon. Lia filo, William Eason, unue faris same. William naskiĝis en la jaro 1841. Je tiu epoko, la fervojo alvenis al la graflando Somerset kaj multaj diversaj produktoj pli facile tiel haveblis. Devenis malfacile por ĉiuj trovi laboron en la kampoj. William, do, decidis transloĝiĝi al la apuda urbo, tiu Crewkerne pri kiu mi parolis. Tie li kaj liaj familio trovis laboron en la uzinoj kie oni fabrikis ŝipvelojn. Tiuj fabrikejoj jam ekzistis ekde iom da tempo, tamen progreso en industria teknologio signifis ke oni povis pligrandigi la uzinojn kaj dungi pli da laborantoj. Ankaŭ, pro la fervojo, oni povis pli facile transporti kaj vendi la varojn.

La filo de William nomiĝis John Samson Eason (mia pra-avo) kiu naskiĝis en 1861. Li komencis sian karieron en la uzino, kaj en 1881 daŭre loĝis ĉe la familia domo en Crewkerne. Inter 1881 kaj 1891, tamen, li estis transloĝinte al Kardifo, kie li edziĝis kun fraŭlino el la nordo de anglio. Verŝajne li venis al Kardifo trovi laboron. La karbo-eksportado industrio floris kaj karbo el la sud-kimraj valoj estis forsendita de la haveno de Kardifo al la tuta mondo. John Samson trovis laboron kiel ĝenerala laboristo ĉe la haveno.

Lia filo (mia avo), kiu naskiĝis en 1890, nomiĝis Frederick. Li trejniĝis kiel industria forĝisto kaj ankaŭ laboris ĉe la haveno, riparante kaj konstruante ŝipojn.

Kiam mia patro, Les Eason (kiu naskiĝis en 1927) estis preskaŭ la fino de la dua mondmilito. Li komencis labori en la oficejo de ŝipkompanio, ankaŭ ĉe la haveno. Tre baldaŭ li forsendiĝis en la mararmeo kaj kiam li revenis post la milito la karbo-komerco estis rapide malpliiĝante. Li, do, trovis oficejan postenon en la urbocentro.

Mi, kiel vi scias, ankaŭ laboras en oficejo. Do jen la historio de mia familio de kampara vivo en vilaĝeto, per la industria revolucio laŭ uzino al la havenoj de Kardifo - al la moderna teknologia vivo de Kardifo dum la 21-a jarcento.

1 comment:

Anonymous said...

Kara Eriketo,
Dankon pro klarigo

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...