Pages

07/07/2006

memore

Ĉar mi kreskiĝis en la Esperanto-Movado, dum mia vivo la bildo, vivhistorio kaj pensoj de Zamenhof estis tiel familiaraj al mi kiel tiuj de miaj propraj familianoj. Infano, mi sciis absolute ke Zamenhof estis majstro en la kulturo kiu ĉirkaŭis min.

Kompreneble, kiel plenkreskulo mi iom pli realece taksas la idealismon de la esperanto kreinto. Mi aŭskultis kaj partoprenis multajn diskutojn pri la interna idea kaj pri esperantismo. Mi observis ke la problemoj de monda interkompreniĝo estas ofte gravaj kaj ne ĉiam solveblaj per lingva interkompreniĝo.

Hodiaŭ, tamen, unu jaro post la bombatakoj en Londono de la 7-a de Julio 2005, mi ŝatus nur citi la jenajn elĉerpaĵojn: la duan strofon de La Espero, kiun Zamenhof originale verkis; kaj la 23-an Psalmon el la Hebrea Psalmaro, kiun Zamenhof tradukis. La strofo el La Espero instigas al ni ĉiuj agi por pli harmonia mondo, se nur en niaj ĉiu-tagaj intetrilatoj. La Psalmo sugestas ke nia tuta vivo - en ĝojo kaj malĝojo estas sciata kaj protektata de supera potenco, kiel ajn nia koncepto de tiu. Mi citas ĉi tiujn verkojn memore al D-ro Esperanto, kiu aŭdacis kredi je pli bona homaro...

El La Espero

Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.

El la Psalmaro: Psalmo 23

La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.
Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min,
Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.
Li kvietigas mian animon;
Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo.
Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo,
Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi;
Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.
Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj;
Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.
Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo;
Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

1 comment:

Anonymous said...

Cxu ni povas esti bonaj?

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...