Pages

04/07/2006

la praula tero (daŭrigata)

Ankaŭ dum nia vizito al la urbeto Crewkerne (vidi sube) ni trovis la domon (ĉi-maldekstre) kie loĝis mia pra, pra-avo kaj kie naskiĝis mia pra-avo kiu poste vojaĝis al Kardifo trovi laboron.

Antaŭ ol transloĝiĝi al Crewkerne, la familio loĝis ĉe la vilaĝo Merriott, 2.5km for de Crewkerne. La preĝejo kiun vi vidas en la jena foto estas la preĝejo de la vilaĝo Merriott. Tie baptiĝis, geedziĝis kaj entombiĝis generacioj da Eason-oj ekde almenaŭ la frua 17-a jarcento. En la tombejo ni trovis multajn tombojn de nia prauloj. En tiu epoko, la plejparto de la praavoj estis terkultivistoj kaj jen bildo (ĉi-sube) kiu montras kelkajn el la kampoj kie ili laboris. Finfine, en la lasta foto estas mi (dekstre) kaj mia kuzino apud la preĝejo de Merriott sur nia praula tero!

1 comment:

Anonymous said...

Kara Eriketo,
Cxu tiu transformigxo de terkultivistoj al laborantoj de uzinoj estis okazata pro la industria revolucio? Cxu la familio Eason laboris sur teroj de aliaj au ili mem posedis terojn?

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...