Pages

19/05/2006

senĉarma kaj kiĉa?

Estis artikolo hodiaŭ en la Brita ĵurnalo The Financial Times pri la Eŭrovizia Kanto Konkurso kiu okazos morgaŭ. La ĵurnalisto priskribis la konkurson kiel 'tiel senĉarma kaj kiĉa kiel Esperanto'.

Kompreneble, mi decidis reagi kaj sendis al la redaktoro la ĉi-suban leteron (en Esperanto kaj en la angla). La originala artikolo vi povas legi en la angla ĉi tie. Kaj jen mia letero:

Sinjoro

James Harkin (FT.com la 18-an de majo 2006) sugestas ke la Eŭrovizia Kanto Konkurso estas 'tiel senĉarma kaj kiĉa kiel Esperanto'. Senĉarme kaj kiĉe Eŭrovizio eble estas (kvankam ĉu li ja spektis la ĉi-jaran grupon el Finnlando?) sed mi povas emfazi al li ke nek mi, nek mia denaska lingvo (jes, Esperanto) estas aŭ senĉarmaj aŭ kiĉaj. Fakte, mi estas neordinare interesa kaj moda individuo, same kiel la plejparto de miaj Esperanto-parolantaj geamikoj internacie. Ni ofte korespondas kaj 'skajpas' per tiu riĉa, fleksebla kaj kreiva lingvo. Hodiaŭ, ekzemple, mi solvis problemon pri Office 2003 per helpo far kontakto en Japanio, priskribis miajn (elstarajn) novajn vestaĵojn (kaj ŝuojn) al amikino en Grekio kaj, jes, eĉ pridiskutis vin, S-ro Harkin, kun kunlaboranto en Suda Ameriko. Senĉarma kaj kiĉa? Neniam!


Ĉu oni publikigos mian leteron? Mi dubas, sed ni vidu...

1 comment:

Anonymous said...

Riĉjo demandis: « Kion signifas la vorto kiĉa? »

Laŭ PIV, kiĉ/o estas « filistra, sengusta artaĵeto ».

Eriketo, gratulon pro via letero. Bonvolu, afiŝi enskribon, se ĝi publikiĝos.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...