Pages

16/05/2006

kuru por la vivo

Kiuj konas min scias ke malmulte plaĉas al mi sporto kaj ekzercado. Mi ja vizitas la gimnastikejon sufiĉe regule, sed tio estas pli pro la deziro resti sana ol pro ia plezuro.

Lastatempe, tamen, mi decidis partopreni la 5 kilometran kurkonkurson Kuru por la Vivo kiu okazos en Kardifo je dimanĉo la 4-a de junio. Kuru por la Vivo estas serio da kurkonkursoj (5-kilometrajn) kiuj ĉiu-jare okazas enspezi monon por kancera esplorada organizo en Britio. Nur virinoj rajtas partopreni kaj, fakte, oni rajtas aŭ marŝi, aŭ kuri.

Mi esperas kuri la plejparton de la kurso kaj ekzercas min prete al la 4-a de junio! Kiuj deziras legi plu povas tion fari (en Esperanto) ĉe Kuru por la Vivo.

2 comments:

Anonymous said...

Tre bela iniciato kara Eriketo. Kvankam nun mi ne kapablas permone helpi vian tre belan faron tamen mi gratulas vin vere vere elkore.

Anonymous said...

antaŭ 30 jaroj, kiam mi estis pli juna, kelkfoje mi partoprenis en 5 kilometran kurkonkursoj. estas laciga se vi kuri rapide de komence! kvankam ne estas konkurscele, tamen ŝparu vian povon por lastaj minutoj. bonan bonvolan kuron!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...