Pages

17/08/2005

repaciĝanto morte vundita

Unu el la plej elstaraj, se ne la plej konataj, karakteroj de la pasinta jarcento, certe estis Frato Roger de la komunumo Taizé. Sviso, li transloĝiĝis al Burgundio, Francio en la jaro 1940 kie li starigis ekumenan komunumon. La monaĥoj ĉe Taizé estas protestantaj kaj katolikoj. Ili kune vivas simplan vivon kaj ĉiu jare ricevas miloj da vizitantoj, plejparte gejunuloj, el la tuta mondo kiu venas preĝi, kanti, mediti kaj kune sperti la 'parabolon de komuneco' kiun Frato Roger celis krei. Inkluzive la pilgrimamaso estas ofte grupoj da geesperantistoj, kiuj havas apartan afinecon kun la plurlingva kaj plurnacia etoso tie.

Hieraŭ, dum la vespera preĝado ĉe Taizé, la 90-jara Frato Roger mortis, pikita de tranĉilo, far de virino kiu sendube estis psikologie malsana.

Kredantoj kaj nekredantoj egale estimis la humilecon kaj atingojn de Frato Roger. La komunumo ĉe Taizé daŭrigos la etoson kaj celojn kiujn li starigis.

"Estas, do, klare, ke fido - fido je Dio - estas tre simpla. Tiel simple ke ĉiuj povus ricevi ĝin. Estas kiel ŝpruco supren, denove kaj denove, mil fojojn dum la vivo, kaj ĝis nia plej lasta spiro." Frato Roger.

2 comments:

MCG said...

Por mi, eĉ pli terura estas la fakto ke la krimulino estas el mia lando.... Mi vere ne fartis bone aŭdinte tion...

Anonymous said...

Mi esperas pli da (libera) tempo al vi por ke vi pliofte skribu.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...